Artesia (muzikgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artesia
Gaëlle D. kaj Agathe M.
Gaëlle D. kaj Agathe M.
Bazaj informoj
Deveno Bretonio
Ĝenroj eteraj voĉoj
Aktivaj jaroj 2001 - nuntempo
Retejo Artesia
Membroj

Agathe M. (voĉo, sintezilo) ekde 2001
Gaëlle D. (violono) 2004-2008
Loïc C. (gitaro, registrado) ekde 2005
Coralie L.-C.(violono) ekde 2008

vdr

Artesia (prononcenda artezja) estas juna franckantanta bretona grupo kies muziko situas en atmosfera mallumo /etera ondo. La sono kiel la bildaro de la grupo estas tre konektita al la Arbaro de Brocéliande kaj ties legendoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La grupnomo estas referenco al verko de Maurice Druon nomita «Les Rois Maudits» (La malbenitaj reĝoj). Ŝatanto de tiu mezepoka rakonto, Agathe M. volis krei muzika koncepto pri la protagonisto de la sagao: Robert d'Artois. Finfine, tiu ideo ne iĝis konkreta sed la nomo plurestas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondinta membro, Agathe M., kiu zorgas pri voĉaj partoj kaj sintezilo, kreis la grupon en 2001 kaj registris demo je 8 pecoj, L'Éveil de l'Âme (la Vekiĝo de l'Animo), neniam disvendita, kiu, laŭ ŝiaj propraj vortoj «tre malbone sonas»[1]. Poste, ŝi helpopetas al la dua membro Gaëlle D. kaj ties violonista talento disvolvigi alian demon je 5 pecoj, L'aube morne (morna matenruĝo), aperita en novembro 2004, nun ne plu aĉetebla.

La du kunuloj registros sian unuan albumon mez-2005, kiu diskoniĝos dank'al la nanta muzikeldonejo Prikosnovénie, kiu fakiĝis en etera ondo, triphopo kaj mondmuzikoj. Hilvern aperas en februaro 2006 kaj trafas sian publikon. Dua albumo aperas du jaroj poste, kun gitara aldono de Loïc C., kiu cetere registras la grupan muzikon.

Pro personaj kialoj, Gaëlle D. forlasas la grupon kaj estas anstataŭata de Coralie L.-C. en 2008 ĉe la violono. La venonta albumo estas anoncita por marto 2009.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • L'aube Morne (2004, demo 5 pecoj)
  • Hilvern (2005, albumo de 10 pecoj)
  • Chants d'Automne (2007, albumo de 11 pecoj)

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. « http://www.artesia-music.com/index2.html Arkivigite je 2009-08-14 per la retarkivo Wayback Machine » cĉapitro Biografio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]