Artfajraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artfajraĵo en Zwickau, Germanujo.
Artfajraĵo en Annecy, Francujo.

Artfajraĵo estas eksplodema aŭ bruligebla materialo uzata por spektado, amuzado.

La unuaj artfajraĵoj (raketoj) estis preparitaj en la antikva Ĉinio. Ili disvastiĝis okcidenten, en la mezepokan Eŭropon, kun la armeaj eksplodaĵoj kaj oni komisiis - en paca tempo - armeajn piroteknikistojn por organizi, pretigi solenajn aŭ venkajn artfajrojn. Oni enkondukis en la 19-a jarcento kunuzon de ekz. magnezio kaj aluminio, kiuj igis la artfajraĵojn pli allogaj, mirindaj.

Estas du ĉefaj tipoj de artfajraĵoj: tiuj, kiuj brulas kun flamo (per kalia nitrato, antimonaj saloj, sulfuroj), kaj tiuj, kiuj eligas fajrerojn (per kalia nitrato, sulfuro kaj fajne draŝita lignokarbo, aliaj aldonaĵoj).

Por la kolora artfajraĵo necesas kalia klorato aŭ kalia perklorato, dum la koloron donas diversaj metalaj saloj.

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]