Arthaŝastra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arthaŝastra (Arthaśāstra) estas antikva lernolibro de Barato pri regado, ekonomiko, politiko kaj milita strategio, en kiu sia verkinto estas nomata Kaŭtilja kaj Viŝnugupta. Oni tradicie identigas tiun-ĉi kun Ĉanakja, ĉefministro de la unua maŭria imperiestro.

Se tio estus vera, Arthaŝastra estus verkita je la 4-a jarcento a. K. Tamen, iuj similecoj kun smrtis and aliaj referencoj, kiuj estus anakronismaj en tiu jarcento, pensigas, ke tiu libro estus verkita inter la 2a kaj la 4-a jarcento p. K., sed inspirita de pli antikva verko.

Thomas Burrow (fakulo pri Barato kaj profesoro pri sanskrito en la Universitato de Oksfordo de 1944 ĝis 1976) opinias, ke Ĉanakja kaj Kautilya estis du malsamaj uloj.