Arthur Arz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Arz

ARZ Arthur [pr. arc] barono estis aŭstruja-hungara generalkolonelo naskiĝinta en Sibio la 16-an de junio 1857 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de julio 1935.

Kariero

Arz barono en 1908 estis komandanto de la 61-a infanteribrigado, poste divizikomandanto en Miskolc (1912). La militkorpo 6-a komandita de li en 1914 dum la unua mondmilito havis decidan rolon en la batalo de Limanowa. Dum la vintro de 1915 kaj 1916 li direktis la defendon de Orient-Galicio. En 1917 oni nomumis lin generalkolonelo, li iĝis la ĉefo de stabo de militfortoj de Aŭstrio-Hungario. Post la milito li vivis en Vieno. En 1933 la hungara registaro donis la li hungaran civitanecon kaj pension, li loksidiĝis en Budapeŝto.

Verko

  • Zur Geschichte des grossen Krieges 1914–18 (Wien-Leipzig, 1924).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon