Arthur Brooks Baker
| Arthur Brooks Baker | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Dato de naskiĝo | 17-a de aŭgusto 1877 | |||||||
| Loko de naskiĝo | Salem, Kansaso | |||||||
| Dato de morto | 22-an de majo 1973 | |||||||
| Loko de morto | Santa Barbara, Kalifornio | |||||||
| Nacieco | usonano | |||||||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||||||
Arthur Brooks BAKER [bejkr] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1877 en Salem, Kansaso; mortis la 22-an de majo 1973 en Santa Barbara, Kalifornio[1]) estis usona esperantisto, prelegisto kaj ĵurnalisto.[2]
Li fondis la unuan Esperanto-gazeton en Usono, Amerika Esperantisto, kaj eldonis ĝin de oktobro 1906 ĝis 1910. Li verkis propagandan broŝuron Elements of Esperanto, 1906; oni disdonis 100 000 ekzemplerojn. En 1907 li verkis lernolibron "American Esperanto Book"; 40 000 ekzempleroj estas disdonitaj. Li tradukis en 1907 la Komunistan Manifeston. En 1911 li vendis gazeton kaj librorajtojn al Ivy Kellerman Reed kaj Edwin C. Reed.
Li lernis Esperanton en 1906. En 1909 li vojaĝis al Barcelono por inviti la 6-an Universalan Kongreson al Usono, kaj dum tiu Kongreso (en Vaŝingtono en 1910) li konatiĝis kun Zamenhof.[3]
[redakti] Rete legeblas
[redakti] Referencoj
- ↑ Laŭ usona censuso
- ↑ "http://esperanto-usa.org/newsletters/E-USA-2-2006_rete.pdf Remembering Some of Our Pioneers]" en Esperanto USA 2006/2, fare de William R. Harmon.
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, 1933.