Arthur Holly Compton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Arthur Compton. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Compton.
Arthur Compton (1929)

Arthur Holly COMPTON (Arturo Komptono) [kompton] (10-an de septembro 1892, Wooster, Ohio, Usono15-an de marto 1962, Berkeley, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis en 1927[1] Nobel-premion pri fiziko kun C. T. R. Wilson pro malkovro, kiel ŝanĝiĝas la ondolongo de la rentgenaj radioj, kiam ili interpuŝas kun elektronoj. Ili klarigis la rezulton eĉ teorie. Tio estas la t.n. Compton-efiko, dum kio la fotono transdonas energion al la elektrono.

Tiu malkovro en 1922 pruvis la duoblan econ (korpusklan kaj ondan) de la elektromagneta radiado.

Compton estis la plej juna el siaj gefratoj: du fratoj el kiuj la plejaĝulo, Karl T. Compton, estis ankaŭ fizikisto, kaj unu fratino. Li doktoriĝis en 1916 en la Universitato de Princeton, iĝis katedra gvidanto pri fiziko en 1920 en la Vaŝingtona Universitato. Oni nomumis lin en 1923 la fizika profesoro de la Ĉikaga Universitato, kie li gvidis la metalurgian laboratorion inter 1942 kaj 1945. Oni tie realigis la unuan memnutrantan atoman ĉenreakcion, tiel antaŭpreparante la vojon al paca uzo de la nuklea energio.

Li laboris ekde 1945 kiel rektoro en la Vaŝingtona Universitato, inter 1953 kaj 1961 kiel profesoro de la naturhistorio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arthur H. Compton – Biografio (angle). Nobel Foundation. Kontrolita en 2013.