Arthur Honegger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monbileto el 20 frankoj kun bildo de Honegger.

Arthur Honegger (n. en Havro, la 10-an de marto 1892 - m. en Parizo, la 27-an de novembro 1955) estis svisa komponisto.

Naskita kiel Oscar-Arthur Honegger, li studis harmonisciencon kaj violonon en Parizo kaj post mallonga restado en Zuriko, li revenis al la franca ĉefurbo por studi kun Charles-Marie Widor kaj Vincent d'Indy. Kvankam le plejparte loĝis en Parizo, ĉiam konservis la svisan civitanecon.

Liaj plej luditaj verkoj estas komponaĵo por orkestro (Sinfonia Movo Nº1) Pacific 231 (1923), kiu imitas la sonon de vaporlokomotivo. Honegger aperas en bileto de 20 svisaj frankoj.