Arthur Koestler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arthur Koestler (naskiĝis la 5-an de septembro 1905 en Budapeŝto kiel KÖSZTLER Artúr; mortis la 1-an de marto de 1983 en Londono) estis hungar- kaj juddevena brita verkisto. Li estis aŭtoro de la fama libro Mallumo dumtage. Li verkis angle, france kaj germane.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Budapeŝto kiel filo de germanparolanta juda industriisto. Li translokiĝis kun sia familio en 1914 al Vieno kaj tie ekstudis en 1922 inĝenierajn sciencojn, sed paralele ankaŭ filozofion kaj literaturan sciencon. Ĉar tiutempe li inklinis al cionismo, li rompis la studojn antaŭ la ekzamenoj kaj veturis en 1926 al Palestino, kie li sentis malfacilaĵojn en alkutimiĝo al la kibucaj ĉiutagoj. De tie li sendis raportojn al Ullstein-Verlag (Ulŝtajn-eldonejo) en Berlino, kaj li sukcesis iĝi kunlaboranto de la eldonejo. En 1930 li translokiĝis al Berlino, kie li laboris kiel redaktoro pri eksteraferoj. Li superflugis en 1931 per la aerŝipo „Graf Zeppelin“ la nordan poluson.

En 1931 li aniĝis en al Germana Komunisma Partio (KPD) kaj veturis en 1932/33 al Sovetunio. Kvankam la tieaj teruraj vivkondiĉoj de la stalinismo ŝokis lin, li restis fidela al la komunismo ĝis 1937-38, ĝis la Granda Purigo. Lin ankaŭ vekis la duvanga konduto de la komunistoj en la Hispana Enlanda Milito kaj la Pakto de Molotov-Ribbentrop en 1939.

En 1937 li veturis al Hispanio, kiel milita raportisto kaj tie kaptis lin soldatoj de generalo Franco kiuj volis lin ekzekuti pro spionado. Lin savis la brita registaro per ŝanĝo de kaptitoj. Tiuj travivaĵoj inspiris verki la libron „Hispana Testamento“.

Li fondis kun Willi Münzenberg en 1938 la gazeton Die Zukunft (La estonto). Lia fina foriĝo de la komunismo estas signita per la furora libro Tagmeza mallumo en 1940.

Ekde 1940 Arthur Koestler vivis kaj laboris en Anglio kaj amikiĝis kun George Orwell (Eric Blair), kiu havis iugrade similan politikan evoluon kiel li.

Pluaj sukcesaj verkaĵoj de Koestler estis la Spartacus-romano La gladiatoroj (1939), La Dia trono vakas (1951) kaj Noktomigrantoj (1959). Dumtempe li iĝis grava kaj sukcesa anglalingva verkisto. Li akiris lastfoje atenton pro sia libro La dektria tribo (originale The Thirteenth Tribe) en 1978. La libro entenas la teorion, ke la orienta judaro devenas de la kazaroj, kio kaŭzis en Israelo koleriĝon.

En 1955 li publike adiaŭis sian politikumadon, poste li ĉefe okupiĝis pri parapsiĥologio. Tion li reviziis por mallonga tempo, pro la hungara revolucio de 1956.

Li sinmortigis la 3-an de marto 1983 kun sia tria edzino Cynthia. Li suferis je Parkinson-malsano kaj leŭkemio. Li heredigis siajn posedaĵojn por starigi kaj ekipi katedron pri parapsiĥologio en la Universitato de Edinburgh.

Li tiel deklaris sin en 1957: „brita ŝtatano, naskita en Hungario kaj kiu verkas angle, sed en sonĝo murmuras hungare”.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Hispana Testamento (Spanish Testament), 1937
  • La gladiatoroj (The Gladiators), 1939 (verkita originale en la hungara)
  • Tagmeza mallumo (germane Sonnenfinsternis, angle Darkness at Noon), 1940 (verkita originale en la germana)
  • Alveno kaj foriro (Arrival and Departure), 1943


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]