Arthur Meighen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arthur Meighen

Arthur MEIGHEN (n. la 16-an de junio 1874 - m. la 5-an de aŭgusto 1960) estis la naŭa ĉefministro de Kanado inter la 10-a de julio 1920 kaj la 29-a de decembro 1921. Li denove oficis kiel ĉefministro ekde la 29-a de junio ĝis la 25-a de septembro 1926.

Arthur Meighen estis la unua ĉefministro, kiu naskiĝis post la kanada konfederacio. Li ankaŭ estis la unua ĉefministro, kiu reprezentis kaj simbolis la ŝtaton Manitobon (kvankam li naskiĝis kaj plejofte vivis en Ontario). Liaj du mandatoj estis sufiĉe mallongaj, kaj la dua estis eĉ la plej mallonga de la tuta kanada historio ĝis tiam (parte pro la konfliktoj inter la guberniestro ĝenerala de Kanado kaj la rivalo de Meighen, William Lyon Mackenzie King).

Flago de Kanado (1868) Ĉefministroj de Kanado Flago de Kanado
Macdonald | Mackenzie | Abbott | Thompson | Bowell | Tupper | Laurier | Borden | Meighen | King | Meighen | King | Bennett | King | St. Laurent | Diefenbaker | Pearson | Trudeau | Clark | Trudeau | Turner | Mulroney | Campbell | Chrétien | Martin | Harper