Arthur Sullivan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arthur Sullivan.

Sir Arthur Seymour Sullivan (naskiĝis la 13-an de majo 1842 en Londono, mortis la 22-an de novembro 1900 en Londono) estis angla komponisto, muziksciencisto, orgenisto kaj dirigento.

Vivo

Arthur Sullivan studis – post kiam li sukcese kantis (i.a. kiel ĉefkantanto) ĉe la Chapel Royal (Reĝa Kapelo) - ekde 1856 ĉe la „Royal Academy of Music“ (reĝa muzikakademio) en Londono, i.a. kun John Goss, samkiel ekde 1858 ĝis 1861 ĉe la Lepsika Konservatorio. Tie li ricevis instruon de Ignaz Moscheles kaj Carl Reinecke.

En 1876 Sullivan fariĝis direktoro de la "National Training School of Music" (poste "Royal College of Music") kaj ricevis la titolon honordoktoro de la Universitato de Kembriĝo. Ankaŭ la Universitato de Oksfordo dekoraciis lin per ĉi tiu titolo en1879.

En 1883 reĝino Viktorino nomumis lin kavaliro.

Dum 18 jaroj, inter 1880 kaj 1898 li direktis la muzikfestivalon en Leeds.

Sullivan famiĝis precipe pro la kunlaboro kun la libretisto William Schwenck Gilbert, komencita en 1871 kaj daŭra ĝis 1896, kun kiu li verkis 14 komikajn operojn (respektive operetojn). Krom teatraj verkoj li precipe komponis orkestromuzikon, inter alie simfonion, ĥorkomponaĵojn, ĉambromuzikon, multajn himnojn kaj lidojn.

Komponaĵoj (elektaĵo)

Afiŝo por la opero H.M.S. Pinafore
  • The Tempest (teatromuziko; 1861/64)
  • Kenilworth (Masque; 1865)
  • Simfonio en E maĵora („irlanda“) (1866)
  • Violonĉelkonĉerto (1866)
  • Koncertuverturo 'In Memoriam' (1866)
  • Koncertuverturo 'Marmion' (1867)
  • Cox and Box (Triumvireta unuakta; libreto: Francis C. Burnand; unua prezento: 11-an de majo 1867 en la Adelphi-teatro en Londono)
  • The Golden Legend (oratorio; libreto: Joseph Bennett (laŭ Longfellow); unua prezento la 16-an de oktobro 1886 en Leeds
  • The Prodigal Son (oratorio; 1869)
  • Konzertouvertüre 'Di Ballo' (1870)
  • Thespis (komika opero; 1871)
  • The Merchant of Venice (teatromuziko; 1871)
  • The Light of the World (oratorio; 1873)
  • The Merry Wives of Windsor (teatromuziko; 1874)
  • Trial by Jury (komika opero; 1875)
  • The Sorcerer (komika opero; 1877)
  • Henry VIII (teatromuziko; 1877)
  • The Lost Chord (lido; 1877)
  • H.M.S. Pinafore (komika opero en du aktoj; libreto: W.S. Gilbert; unua prezento la 25-an de majo 1878 en la Opéra Comique, Londono)
  • The Pirates of Penzance (komika opero; 1879)
  • The Martyr of Antioch (Sacred Musical Drama; 1880)
  • Patience (komika opero; 1881)
  • Iolanthe (komika opero en du aktoj; libreto: W.S.Gilbert; unua prezento la 25-an de novembro 1882 en la Savoy-teatro, Londono)
  • Princess Ida (komika opero; 1883)
  • The MikadoMikado (komika opero; 1885)
  • The Golden Legend (oratorio; 1886)
  • Ruddigore (komika opero; 1887)
  • The Yeomen of the Guard (komika opero; 1888)
  • Macbeth (teatromuziko; 1888)
  • The Gondoliers (komika opero; 1889)
  • Ivanhoe (granda opero en tri aktoj; libreto: Julian Sturgis; unua prezento la 31-an de januaro 1891 en la Royal English Opera, Londono)
  • The Foresters (teatromuziko; 1892)
  • Haddon Hall (An Original Light English Opera (triakta); libreto: Sydney Grundy; antaŭprezento la 24-an de septembro 1892 en la Savoy-teatro, Londono)
  • Utopia Limited (komika opero; 1893)
  • The Chieftain (komika opero en tri aktoj; libreto: Francis C. Burnand; unua prezento la 12-an de decembro 1894 en la Savoy-teatro, Londono)
  • King Arthur (teatromuziko; 1895)
  • The Grand Duke (komika opero en du aktoj; libreto: W.S. Gilbert; unua prezento la 7a de Marto 1896 en la Savoy-teatro, Londono)
  • The Beauty Stone (romantika muzika dramo en tri aktoj; unua prezento la 28-an de majo 1898 en la Savoy-teatro, Londono)
  • The Rose of Persia (komika opero; 1899)
  • Te Deum laudamus (1902)

Eksteraj ligiloj