Artikita pupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artikita pupo
Manekeno en la Enciklopedio, Parizo 1753

Artikita pupomanekeno (el la itala: manichino) estas abstrakta modelo de homa korpo. Ĝi prezentiĝas kiel malgranda ligna pupo kun moveblaj brakoj kaj kruroj.

En pentrarto[redakti | redakti fonton]

La artikita pupo estas uzata en desegnoarto kaj pentrarto, ĉefe por montri la proporcioj de la homa korpo dum diversaj movoj aŭ gestoj. Unua uzis tiajn manekenojn, laŭ Giorgio Vasari, verŝajne Fra Bartolomeo, sed ekzistas ankaŭ mencioj en la Trattato dell'architettura de Antonio Filarete ĉirkaŭ 1460. Famaj desegnaĵoj pri artikitaj pupoj estas de Albrecht Dürer.

En kudrado[redakti | redakti fonton]

Kudristoj kaj vestfasonistoj uzas artikitajn pupojn por modeligi vestaĵideojn kaj konceptojn kaj kontroli ilin rilate al homoj moviĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gliederpuppe (artikita pupo) en Kurt Fassmann (Hrsg): Sachwörterbuch der Weltmalerei. volumo 4 de Kindlers Malereilexikon, eldonita de Germain Bazin, Horst Gerson, Lawrence Gowing k.a., Kindler Verlag, Zürich 1964-1971.
  • Sebastian Gradinger (2008): Der Beruf des Fotomodells. Der Körper als Kommunikationsinstrument (Profesio fotomodelo. La korpo kiel komunikilo.), VDM Verlag. (Die historische Entstehung der Gliederpuppe, La historia estiĝo de la artikita pupo)