Artiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artiko (latine articulatio) estas movebla interligo (juntaĵo ĉe osto) de du aŭ pli da objektoj, elementoj, ostoj, ebliganta iliajn movojn. La termino estas uzata ankaŭ kiel teknikamedicina esprimo.

Medicino[redakti | redakti fonton]

Kubuta artiko de homo.

Artiko (lat. articulatio) estas interligo, juntaĵo de du aŭ pli ostoj.

Ekzistas tri kategorioj de artikoj:

  • duonmoveblaj (amfiartroj aŭ simfizoj)
  • nemoveblaj (sinartroj)
  • moveblaj aŭ veraj (diartroj), kiu havas ses specojn depende de ilia formo: glitaj, globaj, kondilaj, selaj, ĉarniraj, pivotaj.

Neveraj artikoj[redakti | redakti fonton]

En anatomio oni distingas inter veraj kaj neveraj artikoj. Al la neveraj artikoj apartenas:

Veraj artikoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la veraj artikoj troviĝas inter la ostofinoj fendo, la artika fendo. La artikaj surfacoj estas kovritaj per artika kartilago. Ĉirkaŭ la artiko troviĝas artika kapsulo, kiu konsistas el

  • ekstera Membrana fibrosa (fibreca membrano, (stratumo); streĉa konektiva histo)
  • interna Membrana synovialis (sinovia membrano, epitelosimila ligamento)

La fortaj fibraj membranoj (Membrana fibrosa) formas la artikankapsulan ligamenton. La artika kapsulo formas fermitan kavernon, la artikan kavernon. Ĝi estas plenigita per viskoza likvo, la sinovio ("artika ŝmiraĵo"), kiu estas produkto de la sinovia membrano de la artika kapsulo.

Artikaj formoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la formo de la artika surfaco, oni distingas la verajn artikojn jene:

  • ĉarnira artiko (Ginglymus): Ĝi havas nur unu movakso tiel ĝi povas sin nur fleksi kaj malfleksi: ekzemple kubuta kaj genua artiko;
  • seloartiko (Articulatio sellaris): ekz. dikfingra bazartiko, manartiko; ĝi povas sin movi en du direktoj;
  • globa artiko (Articulatio spheroidea): ekz. ŝultra, koksa artiko; ili moviĝas ĉiudirekten;
  • kondila, pivota, glita artikoj (Articulatio trochoidea ): ekz. inter ulno kaj karpo;
  • elipsoida aŭ ova artiko (Articulatio ellipsoidea): ekz. inter atlaso kaj kranio;
  • plata artiko (Articulatio plana): ekz. inter vertebraj procesoj.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

En tekniko, artiko estas sistemo, kiu interligas du pecojn (ekzemple stangojnŝaftojn) per akso, ebligante rilatan movon ĉirkaŭ tiu akso. Tipoj povas esti forka, artiko, globartiko, kardana artiko ktp.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]