Artikolo (gramatiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri unu vortospeco en gramatiko. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Artikolo.

Artikolo en gramatiko estas partikulo indikanta difinitecon, uzata en substantiva subfrazo. En Esperanto ekzistas nur la difina artikolo la. En iuj lingvoj estas ankaŭ ne-difina artikolo (ekzemple en la angla, la germana ktp.) kaj eĉ partitiva artikolo, kiel en la franca (de la, du signifanta pli-malpli "iom da").

Artikolo en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Multaj lingvoj, kiel la japana, la ĉina kaj la plimulto el la slavaj lingvoj ne havas ajnan artikolon. La uzo de la artikoloj varias multe inter diversaj lingvoj, sed ĝenerale ĝi indikas difinitecon aŭ nedifinitecon. En la greka difina artikolo estas uzata eĉ antaŭ propraj nomoj, dum en la plimulto de aliaj eŭropaj lingvoj kun artikoloj la nomoj estas komprenataj kiel difinitaj en si mem, sen bezono de artikolo.

Esperanto kaj la latinidaj lingvoj kutime uzas la difinan artikolon pli vaste ol ekz. la angla, kie ĝi ne estas uzata por indiki ĝeneralan kategorion:

  • Man is a political animal.
  • La homo estas politika besto.

Jen la angla uzas la nudan substantivon man por indiki la ĝeneralan aron aŭ kategorion de homoj, sed postulas nedifinan artikolon a ĉe la predikata subfrazo, dum Esperanto uzas la por indiki tutan kategorion kaj ne uzas nedifinan artikolon.

Esperanto, la franca, la greka kaj pluraj aliaj lingvoj foje uzas artikolon por fari substantivon el adjektivo; ekzemple la esperanta uzo de "la angla [lingvo]", "la greka [lingvo]" ktp. por lingvoj.

Artikolo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Difina artikolo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Artikolo difinita.

Bazaj reguloj[redakti | redakti fonton]

Regulo 1 de la Fundamenta Gramatiko diras en kompara esperanta traduko:

Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita "la", egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj.[1]

Nur en la franca kaj rusa tekstoj de regulo 1 krome troviĝas jena noto (kompara traduko):

La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la germana, franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas [en la unua tempo] tute ĝin ne uzi.[2]

Sed post nelonga tempo la parolantaro de Esperanto iel interkonsentis pri la uzo de la artikolo.

La artikolon oni devas uzi:

1. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita;
2. se temas pri io kiel reprezentanto de sia klaso, kategorio;
3. se temas pri io ununura, sola en sia speco.

Do la artikolo propre anstataŭas la vortojn: tiu, tiu certa, ĉiu, sola, unu-nura; kaj ĝi estas kaj devas esti uzata nur, se anstataŭ ĝi prove estas meteblaj tiuj ĉi vortoj sen la aliigo de la senco.

Elizio[redakti | redakti fonton]

Regulo 16 de la Fundamenta Gramatiko diras en kompara esperanta traduko pri elizio de la artikolo (redukto de la al l' ):

La finaĵoj de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo. Ekzemple: Ŝiller' anstataŭ Ŝillero; de l' mondo anstataŭ de la mondo; dom' anstataŭ domo.[3]

Oftaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Por parolantoj de pluraj lingvoj la artikolo en Esperanto prezentas malfacilaĵojn, ĉar ĝi estas kvazaŭ falsa amiko aŭ tute ne ekzistas en la propra nacia lingvo. Franc-parolantoj ekzemple tendencas tro ofte uzi la artikolon, laŭ la kutimoj en tiu lingvo (ekzemple franca la France en Esperanto estas simple "Francio", sen artikolo; en Esperanto ĝuste ′ĉiuj homoj′ ne ′ĉiuj la homoj′ [= paŭso el la franca: tous les hommes][4]). Rus-parolantoj male tendencas tro malofte uzi ĝin (ekzemple "vilaĝo XY situas en provinco YZ" anstataŭ "la vilaĝo XY situas en la provinco YZ"). Malgraŭ la instruoj de la Fundamenta Gramatiko tio hodiaŭ almenaŭ estas rigardata malbona stilo aŭ eĉ malĝusta lingvaĵo.

Nedifina artikolo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Artikolo nedifinita.

Artikolo nedifina ne ekzistas en Esperanto. Tamen oni renkontas la vorton unu uzatan tiasence. Tio estas, se ne eraro, almenaŭ nekorekteco de stilo; en ĝia uzo oni estas gvidata de nacilingvaj kutimoj. En okazo de efektiva neceso oni povas uzi iu (se temas pri io apartigita el certa grupo), aŭ ia (se temas pri io tute nedifinita). Ekzemple: "Mi vidis iun serviston" (iun el certa nombro de servistoj). "Mi vidis ian serviston" (ian ajn, neniel difinitan).

Kelkaj en la 1930-aj jaroj pretendis la uzon de unu, kiel nedifina artikolo. Sed tiu novigo ne vaste kutimiĝis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1980: Kalocsay, K[álmán]; Waringhien, G[aston]: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. 4-a eld. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1980
  • 1931: Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, 1931. 3-a eld. Oosaka: Pirato, 1970
  • 1930: Fruictier-Grenkamp: Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado, 1930.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fundamento de Esperanto, 10-a eld. Pizo: Edistudio 1991, p. 295. Temas pri kompara traduko surbaze de la oficiala teksto en kvin lingvoj (franca, angla, germana, rusa, pola).
  2. Fundamento, 10-a eld. p. 295. "kaj aliaj lingvoj" nur en la rusa teksto, mankas en la franca. La enmeto "en la unua tempo" tiel en la Fundamenta Krestomatio.
  3. Fundamento, 10-a eld. p. 303. La teksto de regulo 16 forte malsamas en la kvin diversaj lingvoj.
  4. Ekzemplo de Emile Boirac. Pri ′ĉiuj la′ kaj ′ĉiuj tiuj′. En: Oficiala Gazeto Esperantista 6-a jaro 1914, n-ro 10 (65), p. 211-213.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]