Artistkolonio de Baia Sprie

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artistkolonio de Baia Sprie (hungare: Felsőbányai Művésztelep, rumane: Colonia de artişti de la Baia Sprie) estis artistkolonio en Baia Sprie inter 1922 kaj 1924 establita de Endre Litteczky. Ili organizis komunan vagantekspoziciojn en 1923 en Kluĵo inter 25-a de marto kaj 16-a de aprilo, en Oradea en oktobro, en Arad inter 21-a de oktobro kaj 4-a de novembro, en Timişoara de 20-a de decembro. En 1924 ili havis la duan kaj samtempe la lastan komunan ekspozicion en Kluĵo inter 30-a de novembro kaj 20-a de decembro. Kvankam la kolonio en ĝia pli frua organizita formo ne plu funkciis, la artistoj plue kreadis ĉi tie volonte. Ĝi havis konfliktojn kun Artistkolonio de Baia Mare.

La listo de artistoj en Baia Sprie

Fonto