Arto
Arto estas la procezo aŭ intence aranĝanta produkto de elementoj de arto, kiuj efikas la sensojn aŭ emociojn. La termino inkludas diversajn homajn agojn, kreitaĵojn, kaj metodojn de esprimo, inkluzivante muzikon kaj literaturon. La signifo de arto estas esplorita en fako de filozofio konata kiel estetiko.
La vorto arto venas el latina vorto ars (lerteco, metio, teknika scio). La greka vorto τέχνη (teĥne), kiu havis la saman sencon, evoluis al malsama direkto gardante nur la nunan teĥnikan sencon. Arto evoluas al esprimo de percepto pri la beleco, sed gardas ankaŭ la teĥnikan kaj spertagan sencon.
Enhavo |
Diversaj difinoj kaj sencoj de arto [redakti]
Homa kreo [redakti]
La vorton “arto” oni ofte perceptas mala al “naturo”. Tiele, oni povas nomi “arto” ĉion ne-naturan, devenantan de kreinto, aŭtoro, artisto. Pro tio, ankaŭ Esperanto estas nomita ofte kiel “artefarita lingvo”.
Scioj kaj teĥnikoj [redakti]
Arto estas aro de scioj kaj teĥnikoj necesaj por regi iun praktikon. Lingve, oni ofte kunmetas tiel infinitivon al la vorto “arto”, ekzemple: “La arto praktiki iun specialan sporton”.
Esprimo de beleco [redakti]
Maniero kiel per la verko de la homo esprimiĝas lia percepto de la belo.
Verko aŭ aktivado, kiu kreas artaĵojn [redakti]
Tradicie oni nomas artojn, per kiuj kreiĝas artaĵoj, “belartoj”. Ili konsistas el ses subpartoj: arkitekturo, skulpturo, pentrarto, poezio, muziko kaj danco. La moderna arta epoko multe ŝanĝis tiun pensmanieron. Hodiaŭ “arto” estas homa esprimilo aŭ komunikilo povanta havi iun ajn homan aktivon kiel bazon.
Kontraste al ĉiutagaĵoj, artaĵo ne ŝanĝeblas sen perdi sian signifon. Ekzemple por necesejo kiel uz-objekto, nek koloro nek formo aparte gravas, sed la funkcio samas. Por necesejo montrata muzee kiel artaĵo, tiaj ecoj ja havas signifon.
Arta difino de la Arto [redakti]
Arto estas ĉio homfarita (kontraste al la naturo), kiu ne estas unusence difinita per funkcio aŭ limiĝas je ĝi (kontraste al tekniko), al kies kondiĉoj apartenas kaj alte evoluintaj teknika kapablo kaj spirita potenco (kontraste al la metio), kaj kiu distingiĝas per valideco por socio kaj individuo, sed ne malvalidigas per tio antaŭajn verkojn, nek devas pruvi la pravecon de aserto (kontraste al scienco).
Tabelo de artoj kun iliaj ecoj [redakti]
| Speco | Vortoj | Du-dimensieco | Tri-dimensieco | Sono | Movo |
|---|---|---|---|---|---|
| beletro | jes | ne | ne | jes | ne |
| bildliteraturo | jes | jes | ne | ne | ne |
| origamio | ne | jes | jes | ne | ne |
| pentrarto | ne | jes | ne | ne | ne |
| skulptarto | ne | ne | jes | ne | ne |
| kaligrafio | jes | jes | ne | ne | ne |
| kinarto | jes | jes | jes | jes | jes |
| teatro | jes | jes | jes | jes | jes |
| pantomimo | ne | ne | jes | ne | jes |
| danco | ne | ne | jes | jes | jes |
| cirkartoj | jes | jes | jes | jes | jes |