Artodomo de Apolda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Artodomo Avantgarde, proksime de la stacidomo de Apolda.

La Artodomo Apolda (germane: Kunsthaus Apolda Avantgarde) troviĝas en Apolda, Germanujo (Bahnhofstraße nr 42).

Historio[redakti | redakti fonton]

Neniu antaŭ 2 jarcentoj farus rilatojn inter la urbo Apolda kaj artistoj famegaj kiel Lovis Corinth, Max Ernst, Lyonel Feininger, Alberto Giacometti, Pablo Picasso. Tamen iĝis intertempe tiu urbo ŝatata adreso por kulturemuloj el la tuta lando. La artodomo gastas en vilao konstruita en la lasta triono de la 19-a jarcento en itala landdoma stilo. Post alikonstruo kaj restaŭro en 1995 gi evidentiĝis kiel perfekta loko por la artodomo. La speciala ĉirkaŭaĵo de la duetaĝa domo kun parketo ebligas intensan kaj agrablan aliron al la verkoj de la aktualaj ekspozicioj.

La domo estis konstruigita fare de kunestro de lanaĵfabriko kaj uzitis en la kuro de la tempo diversmaniere (i.a. por loĝado). Kiam Apolda iĝis en 1952 sidejo de nove fondita distrikta administracio la oficistoj deĵoris ankaŭ tie ĉi. Post la Turniĝo komenciĝis serĉado je nova uzanto. La societo de pentraĵemuloj trafis oficialulojn bonvolajn kaj jam la 18-a de junio 1995 malfermitis la unua granda ekspozicio pri Max Liebermann kaj Lovis Corinth. Ĝin vizitis pli ol 8000 homoj. Oni kreis tiel kvazaŭ el la nenio kulturan spacon en urbo, kiu ĝis tiam tute ne furoris kiel artista urbo. Ekde tiam la sinsekvo de la ekspozicioj estas senĉesa sukceso.

Ofertoj[redakti | redakti fonton]

Prelegoj, gvidadoj, muzikarangoj kaj aliaj projektoj kompletigas la ekspoziciojn de tre alta kvalito. Minimume unu fojon pojare ekspozicio kun regiona fokuso okazas krome, kiu substrekas la memdifinon de la establinta societo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo.