Artrozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artrozo estas degenera procedo de la artiko, pli ofta ol la artrito, kiu estas inflama procedo; sed malgraŭ la fundamenta diferenco inter ambaŭ, la kuracado estas tre simila. Ĝi pleje trafas la maljunulojn tial, ke ĝi estas parto de la maljuniĝa procedo, sed povas ankaŭ trafi pli junajn personojn, kiuj antaŭe suferis iun artikan malsanon aŭ simple tre dikajn.

Aparte afekciitaj estas la artikoj, kiuj subtenas pli grandan pezon (genuo, kokso), kies kartilagon ĝi erodas kaj difektas, kreskigante novan oston sub ĝi kaj ĉe la artika rando. Ĝi okazigas rigidecon post ripozado kaj doloron, kiu intensiĝas laŭ la veteraj ŝanĝiĝoj.

Kiam la genuo estas trafita, precipe ĉe maljunaj virinoj, oni konstatas spasmon kaj atrofion de la ĉirkaŭantaj muskoloj, movan limigon, krakadon, fleksdeformiĝon kaj doloron ĉe premo. La artrozo de la kokso (koksartrozo) estas malpli ofta ol tiu de la genuo, sed ĝi estas pli malkapabliga, ĉar ĝi estigas doloron ĉekomence ekstarante aŭ marŝante, sed poste kontinuan kaj eĉ dumnoktan, kio malhelpas la dormadon; ĝi lokiĝas en la ingveno aŭ en la interna flanko de la genuo kun mova limigo de la kokso. Kiam ĝi atakas la vertebrojn, ĝi nomiĝas spondilozo.


Kiam la genuo aŭ la kokso estas afekciitaj, rekomendindas sin apogi sur bastonolamulbastono kaj eviti nenecesajn promenadojn aŭ supreniradon de ŝtuparoj. Oni devas uzi komfortajn ŝuojn, ĝusti misajn korpajn poziciojn, kuraci la platpiedon (se ĝi ekzistas) kaj la trodikecon. Ŝablono:LigoLeginda