Arthur Degen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Artur DEGEN)
Arthur Degen
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1879 (1879-06-06)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto-Lernolibro por Popollernejoj, 1930.

Arthur DEGEN[1] (naskiĝis la 6-an de junio 1879 en Lepsiko) estis germana esperantisto kaj popollerneja instruisto.

Degen estis ekzamena komisaro de la Esperanta Instituto por Germanoj kaj vigla propagandisto en meza Germanujo per paroladoj, montro-lecionoj laŭ la rekta metodo kaj per gvido de kursoj. Li fondis en 1910 la Lepsikan Esperanto-Instruistaron. Li estis prezidanto de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI). Krome li fondis Tutmondan Asocion de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) en Vieno en 1924.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kleines Lehrbuch, malgranda lernolibro, 1915
  • Hirts Esperanto-Taschenwörterbuch (Vortareto Esperanto-Germana kaj Germana-Esperanto, kune kun Bernhard Kötz)
  • Esperanto-Lernolibro por Popollernejoj, multaj eldonoj 1922-1953
  • Esperanto nach dem Fundamento von Dr. Zamenhof unter Auswertung des deutschen Sprachgutes, Keines Lehrbuch, auch für den Selbstunterricht. Leipzig . Hirt & Sohn. 1927; 48 pĝ.; 19,5 X 13cm; kartonita.
  • Du Fabeloj de Grimm, traduko ĉ. 1929
  • La Sorĉistina Kanto (Das Hexenlied), melodramo de Ernst von Wildenbruch / Max von Schillings el 1902/1903, traduko de 1932

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Esperanto nach dem Fundamento von Dr. Zamenhof ...

Citaĵo
 La atingita dudeka milo de „Malgranda Degen“ pli pruvas ĝian konatan valoron ol

multaj vortoj. Tamen la tute nova aranĝo pravigos kelkajn rimarkigojn. La instrusperta

aŭtoro traktas la Zamenhof-an lingvan materion laŭ travivaĵoj de juna kontoristo en tri interrilatantaj libropartoj, kiujn antaŭas unu paĝo pri ortografio kaj prononco: la parto enhavas 29 legaĵojn en 12 afergrupoj sur 14 pĝ. (Inter ili estas 17 dialogoj!); II a p. prezentas klarigojn kaj ekzercojn, III a p. tradukekzercojn el la germana, laŭ la sama grupordo. Ĉiuj frazoj estas ĉerpitaj el la lingvo ĉiutaga. Laciĝo estas preskaŭ neebla: frazoj simplaj, ĉapitroj malgrandaj (mezmezure 20 linioj), interŝanĝiĝo de multaj diversaj ideoj, rapida progresado baze de facilaj progresetoj. En la unua parto fraztradukon anstataŭas aparta aranĝo: Marĝenforme troviĝas apud la legajoj, numeritaj same kiel en la teksto, novaj vortoj germanlingve. Tiel ĉio tuj estas facile komprenebla, tamen la unueco de l’ E.-teksto konservita: Lernanto paŝon post paŝo evitos la germanaĵon, despli ĉar lies preso estas tre malgranda. Tabeloj pri afiksoj, prepozicioj, konjunkcioj kaj la Z.-a faciligas resumon. — La nomo Hirt igas nebezona rimarkigon, ke la eksteraĵo estas plaĉa, kovraĵo rezista, formato manpraktika. Ne ĝenas preseraroj, nek alta prezo. La zorge refarita libro garantias certan sukceson ankaŭ kun multo da lernantoj. 
— Walter SmitalAŭstria Esperantisto (revuo) n039 (jan 1928)

Pri Esperanto-Lernolibro por Popollernejo

Citaĵo
 Tiu verko metas en manon de kiu ajn lernanto bonegan, allogan, amuzan lernilon. Tre interesaj lecionoj lerte alternante kun ludoj, kantoj... k.c. — estas ilustritaj per belegaj bildoj, kelkaj eĉ arte koloritaj. La antaŭparolo enhavas gravajn konsilojn ege utilaj al niaj kursgvidantoj. Ne nur al iJi sed ankaŭ al tiuj, kiuj volas per memstudo lerni Esperanton, ni povas entuziasme rekomendi ĉi-tiun verkon. Enhavo kaj eldono kune faris de ĝi veran verdan Perlon. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Enciklopedio de Esperanto la persona nomo estas erare skribita "Artur" sen "h". Arthur tamen en ĉiuj verkoj troveblaj en Trovanto kaj la kutima formo en la germana de tiu epoko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]