Arturo Ghezzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-G

Arturo GHEZZO (geco), italo, doktoro, profesoro. Eklaboris pri Esperanto en Trieste en 1909. Lia propagando kaj instrua laboro estis de tiam tre grava por la regiono Istrio. En 1911 sukcesis la profesora ekzameno de Esperanto ĉe la Supera Instituto de Antverpen. Lingva Komitatano de 1913. Sennombraj paroladoj kaj kursoj. Dum la milito la aŭstra polico persekutis lin pro lia Esperantista agado kaj li estis internigita en la kampon de Lebring, Stirio. Prezidanto de Esperantista Rondo en Trieste kaj prezidento de itala Esperanto kongreso en 1922.

Verkoj:

  • lernolibro;
  • tri festparoladoj okaze de landaj kongresoj;
teatraĵoj:
    • Lia Ventumilo;
    • Kiam Amo parolas;
    • Fraŭlinoj, imitu min;
    • Vi sola Esperanto povas fari tiajn miraklojn;
    • Aventuro de Karuavalo.