Arturo Pérez-Reverte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arturo Pérez-Reverte

Arturo PÉREZ-REVERTE. Hispana verkisto kaj ĵurnalisto, naskiĝis en Kartaĥeno (provinco Murcio, en Hispanio) novembre 1951.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Reportero de 1973 al 1994 laborante unue por ĵurnalo Pueblo (Popolo) kaj poste por TVE (Hispana ŝtata televido), li informis pri diversaj militoj en Kipro, Libano, Eritreo, Okcidenta Saharo, Falklandoj (aŭ Malvinoj), Salvadoro, Nikaragvo, Ĉado, Libio, Sudano, Mozambiko, Angolo, Persa Golfo, KroatioBosnio, inter aliaj. Unu el la plej impresaj spertoj de tia vivo estas lia sufero dum la milito de Eritreo, kie perdiĝis dum monatoj kaj pretervivis danke al siaj gerilaj amikoj. Alia malbona sperto estas la malŝato kontraŭ la hispana televido, de kie li eksiĝis kolere.

En 1986 komencis laboradon kiel verkisto. En 1994 li forlasis entute sian eksan profesion. Ekde 1991 verkas ĉiusemajnan kolumnon en dimanĉa ĵurnalo. Li publikigis ĉirkaŭ dek romanojn kaj kelkajn artikolarojn. Kelkaj el liaj romanoj -kiel La tabla de Flandes, El maestro de esgrima kaj El Club Dumas adaptiĝis al kinon, atingante sukceson. De la 12-a de junio 2003 li estas akademiano en Real Academia Española (Hispana Lingva Akademio).

Graveco de lia verko[redakti | redakti fonton]

Pérez-Reverte ekis per verkoj imitantaj sukcesajn majstroverkojn stile La nomo de la rozo de Umberto Eco, kie kuniĝas historian kaj intrigan romanon. Tiel li faris en La tabla de Flandes, El maestro de esgrimaEl Club Dumas. Per ili li atingis gravan sukceson. Pro tio tiuj romanoj kiniĝis kaj denove sukcesis. Tamen tiu sengraveco ŝanĝigis iome per aldono de la tristaj spertoj de kelkaj el liaj militaj aventuroj, ekzemple tiuj de Bosnio, kion li enmetis en atestantan romanon Territorio comanche, ankaŭ kinigita. Ekde tiam la laceco de la heroo, la aventuro, amikeco, la danĝervojaĝo, la morto kaj la kulturo kaj la memoro kiel ununura solvo helpas kompreni la realon kaj kontraŭstari doloron. Por Pérez-Reverte la perforto estas simbolo de la absurdo monda kaj devigas onin elekti manieron konduti en mondo kiu enportas onin en pesimismon. Lia vidpunkto estas malhela kiel tiu de Pío BarojaJoseph Conrad. Ne hazarde ankaŭ ambaŭ verkis aventurajn romanojn. Li abomenas la kristanan humanismon kaj preferas la paganismon, pli taŭga kun la doloriga realo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • El húsar (1986)
  • El maestro de esgrima (1988), kinigita
  • La tabla de Flandes (1990), kinigita
  • El club Dumas (1993), kinigita kiel La naŭa pordego de Romano Polanski en 1999.
  • La sombra del águila (1993)
  • Territorio comanche (1994), kinigita
  • Cachito (un asunto de honor) (1995)
  • Obra breve (1995) (Artikoloj)
  • La piel del tambor (1995)
  • Patente de corso (1998) (Ĵurnala artikolaro)
  • La carta esférica (2000)
  • Con ánimo de ofender (2001) (Ĵurnala artikolaro)
  • La reina del sur (2002)
  • Cabo Trafalgar (2004)

Kolekto Las aventuras del capitán Alatriste

  • El capitán Alatriste (1996), kinigita.
  • Limpieza de sangre (1997).
  • El sol de Breda (1998).
  • El oro del rey (2000).
  • El caballero del jubón amarillo (2003).

Neniu tradukita ankoraŭ esperante.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • El maestro de esgrima, reĝisoro Pedro OLEA (1992)
  • La tabla de Flandes, reĝisoro Jim McBRIDE (1994)
  • Cachito, reĝisoro Enrique URBIZU (1995)
  • Territorio comanche, reĝisoro Gerardo HERRERO (1997)
  • La novena puerta, reĝisoro Roman POLANSKI (1999) (Laŭ romano El club Dumas)
  • Camino de Santiago, reĝisoro Robert YOUNG (1999) (Televida serio laŭ historio de Arturo PEREZ-REVERTE)
  • Gitano, reĝisoro Manuel PALACIOS (2000) (Laŭ historio de Arturo PEREZ-REVERTE)
  • El capitán Alatriste, reĝisoro Agustín DÍAZ YANES (2005), Laŭ kolekto Las aventuras del capitán Alatriste (La aventuroj de kapitano Alatriste)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]