Arturo la 2-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arturo la 2-a
Duko de Bretonio
Regado 1305-1312
Antaŭulo Johano la 2-a
Sekvanto Johano la 3-a
Ceteraj titoloj Grafo de Richmond
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1261 (1261-07-25)
Morto 27-an de aŭgusto 1312 (1312-08-27) (51-jaraĝa)
en Château de l'Isle (Saint-Denis-en-Val)
Tombo monaĥinejo Cordeliers vd
Religio kristanismo vd
Familio
Dinastio Kapetida familio de Dreux
Patro Johano la 2-a
Patrino Beatrica de Anglio
Gefratoj John of Brittany, Earl of Richmond • Marie of Brittany, Countess of Saint-Pol • Blanche of Brittany • Eleanor of Brittany vd
Edz(in)o Maria de Limoges
Jolanda de Dreux
Infanoj Johano la 3-a
Vito la 7-a de Limoges (fr: Guy)
Petro (fr: Pierre)
Johano de Montfort
Beatrica de Bretonio (fr: Béatrice)
Johana (fr: Jeanne)
Alix de Bretagne
Blanka (fr: Blanche)
Maria (fr: Marie)
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arturo la 2-a de Bretonio (naskiĝis la 25-an de Julio 1261, mortis la 27-an de Aŭgusto 1312 en la kastelo de L'Isle), filo de Johano la 2-a, duko de Bretonio, kaj de Beatrico de Anglio, estis duko de Bretonio de 1305 ĝis 1312.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li fariĝis duko de Bretonio post sia patro la 18-an de Novembro 1305. Lia regado en Bretonio estis paca sed mallonga. Li malplialtigis la klerikarajn impostojn.

Li mortis la 27-an de Aŭgusto 1312 en la kastelo de L'Isle kaj estis entombigita en la kordelierejo de Vannes, en la bela marmora tombo, kiun li konstruigis, kies kuŝostatuo estis vandalita en la franca revolucio. Ĝiaj restaĵoj estis uzitaj por balasti vojon, sed kelkaj estis retrovitaj kaj restaŭritaj kaj nun kelkfoje estas publike videblaj.

Edziĝoj kaj idaro[redakti | redakti fonton]

En 1275, en Tours, li edziĝis al Maria de Limoges (fr: Marie), (1260-1290), vicgrafino de Limoges, filino kaj heredanto de Vito la 6-a (fr: Guy), vicgrafo de Limoges, kaj de Margareta (fr: Marguerite) de Bourgonjo. Ili havis tri filojn :

  1. Johano la 3-a la Bona (1286 – 1341), duko de Bretonio;
  2. Vito la 7-a de Limoges (1287 – 1331), grafo de Pentievro kaj vicgrafo de Limoges
  3. Petro (fr: Pierre) (1289 – 1312), senjoro de Avesnes.

En Majo 1294, fariĝinta vidvo, li reedziĝis al la vidvina reĝino de Skotlando Jolanda de Dreux, (12631330), grafino de Montfort, filino de Roberto la 4-a de Dreux, grafo de Dreux kaj de Braine, kaj de Beatrico, grafino de Montfort. Ili havis ses gefilojn :

  1. Johano de Montfort (1294 – 1345), grafo de Montfort;
  2. Beatrico, (7-an de Decembro 1295 – 9-an de Decembro 1384), damo de Hédé, edziniĝinta en 1315 al Vito la 10-a de Laval (fr: Guy X) († 1347)
  3. Johana (fr: Jeanne) (1296 – 24-an de Majo 1364), edziniĝinta en 1323 al Roberto de Flandre († 1331), grafo de Marle
  4. Alix (1297 – 1377), edziniĝinta al Bouchard VI, grafo de Vendomio († 1354) kaj de Castres
  5. Blanka (fr: Blanche) (18-an de Julio 1300 - ?), morte jeune;
  6. Maria (fr: Marie) (1302 – 24-an de Majo 1371), religiulino en Poissy.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]