Arturo la 3-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arturo la Tria
Duko de Bretonio
Regado 1457-1458
Antaŭulo Petro la Dua
Sekvanto Francisko la Dua de Bretonio
Ceteraj titoloj Duko de Bretonio
Honoroj de Richmond
Konestablo de Francio
Duko de Turanĝio
Grafo de Dreux
Grafo de Étampes
Grafo de Montfort
Grafo de Ivry
Barono de Parthenay
Persona informo
Arthur III de Bretagne
Naskonomo Arzhur a Vreizh
Naskiĝo 24-an de Aŭgusto 1393
en kastelo de Suscinio
Morto 26-an de decembro 1458 (1458-12-26)
en Nantes
Tombo Katedralo de Nantes vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Kapetida familio de Montfort
Patro Johano la Kvara
Patrino Johana de Navaro
Gefratoj Maria de Bretonio • Margaret of Britain • Blanka de Bretonio • Rikardo de Étampes • Johano la 5-a de Bretonio vd
Edz(in)o Margaret of Burgundy • Joan II of Albret • Catherine of Luxembourg-Saint-Pol vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arturo la Tria de Bretonio, nomata la Konestablo de Richemont (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1393 en la kastelo de Suscinio, apud Vannes; mortis la 26-an de decembro 1458 en Nantes), filo de Johano la Kvara, duko de Bretonio, kaj de lia tria edzino Johana de Navaro, estis konestablo de Francio ekde 1425 kaj duko de Bretonio de 1457 ĝis 1458.

Genealogio de Johano la 4-a, duko de Bretonio

Biografio

Blazono de la konestablo de Richemont antaŭ ol li fariĝis duko de Bretonio

Li ricevis de sia patro la "honorojn de la graflando de Richmond", en Anglio, ĉar la reĝoj de Anglio rifuzis la titolon de grafo al la bretonoj.

Li estis ankaŭ duko de Turanĝio, grafo de Dreux, de Étampes, de Montfort kaj de Ivry kaj barono de Parthenay en 1415, sed la dono efektiviĝis nur en 1427.

Johano la Kvina kondukis politikon domaĝantan la du partiojn, la anglan kaj la francan. Kiam li subskribis la traktaton de Troyes, kiu senposedigis Karolon la Sepan, li permesis al sia frato Arturo batali sub la franca standardo.

Tiel Arturo batalis kontraŭ la angloj ekde sia plej frua aĝo. Vundita kaj kaptita en la batalo de Azincourt en 1415, li restis mallibera en Anglio dum kvin jaroj. La 7-an de Marto 1425, li estis nomumita konestablo de Francio fare de Karolo la Sepa.

Frua engaĝiĝo

Komence de la 15-a jarcento, la duko Johano la Kvina la Saĝa domaĝis la francan kaj anglan influojn. La privilegiaj ekonomiaj ligiloj de Bretonio kun Anglio povus inklini lin al trans-markola alianco. Kun Francio, la nefido persistis, konsekvence, sed ne nur, de la fiaskinta provo aneksi la duklandon al la reĝlando en 1378. Tamen, Arturo de Richemont estis permesita de sia frato Johano la Kvina, rekruti trupojn en Bretonio por apogi la partion de la armanjakanoj kontraŭ la burgonjanoj, en la civila milito, kiu ŝiris la reĝlandon de Francio.

La kaptiteco

Johana de Navaro kondukanta Arturon al la tombo de ties patro Johano la Kvina (Detalo) (1806)- Henriette Lorimier

Konservante siajn funkciojn post la sieĝo de Arras, Arturo reiris al Parizo en oktobro 1414. Estimata de la daŭfeno, li ricevis la bienojn de Johano la 2-a de Parthenay-Larchevêque, kulpa laŭ la reĝo pro aliĝo al la partio de la burgonjanoj en la sieĝo de Arras. Por ekposedi la bienojn de tiu senjoro juĝita ribelinto, Richemont devis ekkampanji en junio 1415.

En aŭgusto, la albordiĝo de la anglaj trupoj de Henriko la 5-a, al Normandio, ŝanĝis la prioritatojn. Richemont tiam alkuniĝis al la daŭfeno Ludoviko kape de forta taĉmento de bretonaj soldatoj. Komencita matene de la 25-a de oktobro, la batalo finiĝis per katastrofo fine de la posttagmezo. La elitaj junaj francaj kavaliroj amase mortis. Richemont ne estis ŝparita, vundita, li estis kondukita kaptita en Anglion. Komenciĝis por la juna bretona princo longa periodo en kaptiteco. Enkarcerigita en la kastelo de Fotheringay, li estis transigita en 1420 al la Turo de Londono, sub la gardado de Roger Ashton. Kvankam kaptita, Richemont konsentis prokuron al sia frato, Johano la 5-a, por defendi liajn interesojn kaj trakti paŭzon en liaj propraj aferoj, kiuj oponis lin al Larchevêque.

Iom poste, sub diplomata premo, Henriko la 5-a permesis al sia valora malliberulo iri al Francio. Richemont forlasis Anglion en septembro 1420, kun kelkaj bretonaj eskviroj. En majo 1422, ĉiam kaptita de la angloj, li senpove ĉeestis la konkeron de Meaux. Kelkajn tagojn poste, Richemont ĉeestis la triumfan eniron de la reĝo Henriko la 5-a de Anglio en Parizon. La tiutempaj francaj historiistoj ne pardonis al li tiun periodon pasintan flanke de la angloj, suspektante ke li estis tentita aliĝi al la partio de la malamiko. Nur post la morto de la angla monarko, Arturo tute reliberiĝis, konsiderante ke li nenion pli ŝuldis al la angloj. Post tio, estis la vico de la anglaj historiistoj riproĉi lin.

La elekto de la francaj armoj

Miniaturo de la 15-a jatcento montranta Franciskon la 1-an kaj Arturon la 3-an, konestablo de Richemont.

Senigita je devigoj, Richemont rapidis trakti la kondiĉojn de sia edziĝo al Margareta (fr: Marguerite), dukino de Gujeno, vidvino de la daŭfeno Ludoviko kaj fratino de la duko de Burgonjo Filipo la Bona. La geedziĝo okazis en Dijon la 10-an de oktobro 1423.

La franca fiasko en la batalo de Verneuil en 1424, lasis vaka la postenon de konestablo de Francio : antaŭa intervidiĝo inter Karolo la 7-a kaj Arturo de Bretonio okazis en oktobro 1424, en Angers. Richemont akceptis la spadon de konestablo, kiun donis al li la reĝo, en Chinon, en la 7-an de marto 1425. La interkonsento mallonge daŭris. La ĉirkaŭularo de Karolo la 7-a klopodis malutili al Richemont ĉe la reĝo. Komence de 1426, Richemont alkuniĝis al Johano la 5-a en Bretonio por rekruti antaŭ ol sieĝi, sensukcese, la anglojn en Saint-James de Beuvron, apud Avranches. Dua malvenko de la trupoj estrataj de Richemont en Bas-Courtils, sur la plaĝoj de la Monteto Sankta-Mikaelo, igis Johanon la 5-an pli singarda. Li malpermesis al sia frato riski denove la bretonan nobelaron por tiom malgravaj agoj.

La singardemo de Johano la 5-a kaj la angla-burgonja diplomata plipaciĝo malplifirmigis la pozicion de Richemont ĉe Karolo la 7-a. Fariĝis malfacile por li rekruti trupojn en Bretonio kaj li ne plu povis ludi la mediacianton inter Karolo la 7-a kaj Burgonjo. Senigita de sia pensio de konestablo, Richemont devis kontentiĝi per duarangaj bataloj apud Parthenay kaj Fontenay-le-Comte.

En februaro 1427, kun Jolanda de Aragono, li arestis kaj ekzekutis Petron de Giac, la favoraton de la reĝo, kiu rabis la trezoron de la krono kaj kuraĝigis kostan kaj katastrofan militon ĉe la konsilio de la reĝo.

La angloj faris maltrankviligajn progresojn. Post konkero de Laval kaj de Le Mans, la trupoj de la grafo de Salisbury antaŭiris al Orléans. En oktobro 1428, ili eksieĝis la urbon. Karolo la 7-a rifuzis, malgraŭ la graveco de la situacio, revoki Richemont. La malfavoro de la konestablo plu daŭris. La sendo de helpo al Orléans decidigis Richemont preterpasi la reĝajn ordonojn, kiuj celis flankigi lin de la konflikto. Fine, post arigo de trupoj en Bretonio, la konestablo ekmarŝis. En tiu rajdado li eksciis pri la ĉeso de la sieĝo de Orléans kaj la konkero de Jargeau fare de la franca armeo. La alproksimiĝo de Richemont konfuzis la francan armeon. Post konsultado de siaj kapitanoj, Johana de Arko decidiĝis akcepti lian venon. La kuniĝo okazis proksime de Beaugency. Postkuritaj kaj venkitaj en la batalo de Patay kaj en la batalo de Beaugency, la angloj perdis multajn ĉefojn. La anglo John Talbot estis kaptita. Malgraŭ la venko, Richemont ricevis la ordonon retroiri kaj la urboj ne malfermis siajn pordojn kiam li pasis.

Korligita al la franca partio, kvankam ĉiam en malfavoro, Richemont iris batali en Normandion, devigante la anglojn partigi siajn fortojn. Fine la falo de Georges de La Trémoille, en 1433, favorato de la reĝo Karolo la 7-a, malfermis al Richemont novajn politikajn militajn perspektivojn.

La venkaj kampanjoj

Statuo de Arturo la Tria de Bretonio, Placo de la urbodomo de Vannes

De 1429 ĝis 1457, li forpelis la anglojn el Normandio kaj el parto de Gujeno. Li restarigis disciplinon en la armeo kaj kreis la compagnie d'ordonnance (nuntempe la ĝendarmoj).

En 1432, en la sieĝo de Pouancé fare de lia frato Johano la 5-a, duko de Bretonio, li akceptis batali flanke de la angloj, sed sukcesis trakti por ĉesigi la sieĝon antaŭ la kapitulaco de la urbo.

De tiam la bretonoj de la konestablo distingiĝis en Île-de-France kaj en Normandio. Komence de 1434, gravaj fortoj frontis la anglojn, ne malproksime de Sillé-le-Guillaume. En julio 1434, Richemont sukcesis ĉesigi la sieĝojn de Laon kaj de Beauvais. Poste li aliris al Champagne kaj al Loreno. Konscianta pri la evoluo de la okazaĵoj, la duko de Burgonjo Filipo la Bona komencis, siaflanke, reproksimiĝi al Francio. Printempe 1435, bretonaj kapitanoj, laŭ ordono de la konestablo, surprizis la anglan garnizonon de Saint-Denis kaj sukcesis instaliĝi provizore. Tamen, por forpeli la anglojn el Parizo, necesis daŭre okupi ĝin.

En la 8-a de marto 1436, Karolo la 7-a nomumis Richemont ĝenerala leŭtenanto en Île-de-France, Normandio, Champagne kaj Brie, kun komisio rekonkeri Parizon. Post ricevo de helpaj burgonjaj trupoj, li forpelis la anglojn al la pordoj de la ĉefurbo. La 13-an de aprilo 1436, Richemont alvenis antaŭ la muroj de la urbo. La urbo estis en plena agiteco. Viktimoj de la popola kolerego de la parizanoj, la angloj rifuĝis en la Bastilo Saint-Antoine. La 15-an de Aprilo, la garnizono kapitulacis. La konkero de Parizo ankoraŭ plifirmigis la pozicion de Richemont ĉe Karolo la 7-a, tiom pli ĉar la bretonoj de la konestablo distingiĝis en Île-de-France flanke de la gravaj francaj kapitanoj, Dunois, La Hire kaj Poton de Xaintrailles.

Ĵaluzoj okazis kelkfoje, kia ĉe la sieĝo de Montereau, en 1437, kie kronikisto raportis pri la timo de la francoj vidi la bretonojn konkeri la urbon antaŭ ili.

En 1437, akorde kun Pierre de Rieux li konkeris Pays de Caux. En Julio 1439, Richemont kaj ties kapitanoj, Pierre de Rostrenen, Tugdual de Kermoysan kaj Jean Budes, eksieĝis Meaux, unu el la plej fortikaj urboj de la reĝlando. Meaux kapitulacis en la 12-a de aŭgusto post nerezistebla atako. La konestablo de Richemont konfidis la gardon de la urbo al Olivier de Coëtivy kaj reiris al Parizo al la reĝo. En la monatoj, kiuj sekvis, Richemont zorgis pri la organizado de la armeo komencante longan serion de ediktoj. En 1441, la konkero de Pontoise metis finan punkton al la rekonkero de Île-de-France.

En 1440, la ribelo dirata de la Praguerie provis forigi lin. En 1442, la ekspedicio de Tartas donis al la konestablo bonan okazon por montri sian forton en Gujeno kaj Gaskonio.

Propraflanke, Richemont edziĝis por la dua fojo al Johana la 2-a de Albret antaŭ ol reiri al Bretonio, en Decembro, por vidi Franciskon la 1-an, la novan dukon, sian nevon, kiu faris sian eniron en sian bonan urbon de Rennes.

La militpaŭzoj de Tours, kontraktitaj en 1443, ebligis al la konestablo forigi la danĝerajn vojrabistojn el la reĝlando kaj daŭrigi siajn militajn reformojn, nome de Karolo la 7-a.

Tial, la rekonkero de Gujeno, kiu markis la finon de la militaj operacioj de la centjara milito okazis sen li. En 1453, la bretonoj utilis en la batalo de Castillon, ne plu sub la ordonoj de la konestablo flanken metita, sed komandataj de la juna Francisko, grafo de Étampes.

La afero Ĝilo de Bretonio

La 24-an de aprilo 1450, Olivier de Méel, eksa eskviro de Arturo en 1442, mortigis Ĝilon de Bretonio, la reprezentanton de la anglofavora partio en la duklando. Ĝilo, filo de la duko Johano la 5-a de Bretonio estis do la nevo de Arturo, kaj frato de la duko Francisko la 1-a de Bretonio. Post tiu mortigo, Olivier de Méel fuĝis al Francio kaj rifuĝis en la kastelo de Marcoussis. Li estis poste forrabita, sur franca grundo, de du eskviroj de Arturo, por esti ekzekutita en Vannes la 8-an de junio 1451, tio ekigis konflikton kun la reĝo de Francio.

Arturo la 3-a, duko de Bretonio

La entombigaj ceremonioj de Petro la 2-a kaj de Arturo la 3-a, de Martial d'Auvergne, miniaturo el la libro Vigiles de Charles VII, Parizo, Francio, 15-a jarcento.

La 22-an de septembro 1457, Arturo de Richemont vidis sian duan nevon, Petro la 2-a de Bretonio, posteulo de Francisko la 1-a de Bretonio, malaperi siavice. Tiu morto igis lin la nova duko de Bretonio. Post mallonga regado de dek-tri monatoj, li mortis siavice, lasante la duklandon al sia nevo, Francisko la 2-a de Bretonio, pliaĝa filo de Rikardo de Bretonio, kaj patro de la dukino Anna de Bretonio.

Li eĉ pensis pri projekto por invadi Anglion.

Arturo la 3-a kaj la omaĝo

Li faris simplan omaĝon por Bretonio. Li eĉ deklaris: "kiel konestablo, mi estas sub la ordonoj de la reĝo sed la duklando neniam estis parto de la reĝlando kaj ne estas ties partigo. Kiel duko, mi ne perfidos mian ĵuron savi kaj pluvivigi la prerogativojn de mia lando."

Lia biografio estas konata per la priskribo kiun verkis Guillaume Gruel, unu el liaj eskviroj : La Chronique d'Arthur III.

Edziĝoj

Edziĝinta trifoje, li ne havis idaron :

  1. la 10-an de oktobro 1423 en Dijon al Margareta de Burgonjo, filino de Johano la Sentima.
  2. la 29-an de aŭgusto 1442 en Nérac, al Johana la 2-a de Albret (1425-1444), grafino de Dreux, filino de Karolo la 2-a de Albret kaj de Anne d'Armagnac
  3. la 2-an de julio 1446 al Katerina († 1492), filino de Petro la 1-a de Luksemburgo, grafo de Saint-Pol kaj de Brienne, kaj de Marguerite des Baux.

Konataj eskviroj

Agnoskoj

  • Statuo de la konestablo staras sur la placo de la urbodomo en Vannes.
  • Memore al la konestablo kaj poste duko de Bretonio, la legitimistoj de la graflando de Rennes nomis sian asocion Cercle Arthur de Richemont. Tiu klubo aliĝis al la bretona legitimisma federacio.

Aneksaĵoj

Notoj kaj referencoj

Bibliografio

  • Guillaume Gruel, Chronique d'Arthur de Richemont, connétable de France, duc de Bretagne (1393-1458), éd. A. Le Vavasseur, Paris, 1890. L'édition numérique de la chronique est disponible sur le site de la Bibliothèque nationale.
  • Eugène Cosneau, Le connétable de Richemont (Arthur de Bretagne) (1393-1458), Paris, Hachette, 1886.
  • Christian Dutot, Arthur de Richemont (1393-1458) et ses Bretons, Mémoire de DEA, dactyl., Brest, 1992.
  • Jean Kerhervé, Une existence en perpétuel mouvement, Arthur de Richemont, connétable de France et duc de Bretagne, dans Viajeros, peregrinos, mercaderes en el Occidente Medieval, XIII Semana de Estudios Medievales, Estella, 22-26-a de Julio 1991, Pamplona, 1992, p. 69-74. Cette publication, fruit d'une communication à l'occasion d'un colloque international, comporte un itinéraire de Richemont.
  • Jean Kerhervé , Arthur de Richemont, connétable et duc. Entre guerre et politique, dans la France du XVe s., dans 2000 ans d'histoire de Vannes, Archives municipales de Vannes, Vannes, 1993.
  • Eric Le Vouedec , Itinéraire d'Arthur de Richemont, connétable de France, duc de Bretagne (1393-1458), d'après la littérature de son temps, Mémoire de maîtrise, dactyl., Brest, 1990.
Antaŭe Arturo la 3-a (Bretonio) Poste
Petro la Dua
Duko de Bretonio
1457-1458
Francisko la Dua

Listo de la suverenoj de Bretonio