Aruĉavank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Swallows over Aruchavank.jpg

AruĉavankKatedralo de Aruĉ (armene Արուճավանք; krome Sankta Gregorio) estas armena preĝejo kiu troviĝas sur ŝtona altebenaĵo ĉe la okcidenta parto de la monto Aragaco en vilaĝo Aruĉ, Aragacotno, Armenio. Laŭ murosurskriboj en la orienta muro kaj manuskriptoj skribitaj de historiistoj Ghevond, Hovhannes Drasĥanakertci, kaj Stepanos Asoghik, la preĝejo kaj apudaj konstruaĵoj estis komisiitaj de la princo Gregorio Mamikonjan kaj lia edzino Heghine inter 661-682 p.K. Arkitekture ĝi estas unu el la plej gravaj armenaj preĝejoj de la Mezepoko kaj ankaŭ unu el la plej grandaj.