Arvo Part

El Vikipedio
(Alidirektita el Arvo Pärt)
Saltu al: navigado, serĉo
Arvo Part

Arvo Pärt (aŭ Paart) (Paide, Estonio, 11-an de septembro 1935) estas nuntempa komponisto de minimala muziko. Pli specife, oni konsideras lin ano de la tielnomita sankta minimalismo, kune kun Henryk Górecki kaj John Tavener.

Enhavo

Biografio [redakti]

En 1958 Arvo Pärt komponis sian unuan verkon por fortepiano, Zwei Sonatinen. Li studis dodekafonion kaj serian muzikon, sed li baldaŭ komprenis ke "lia persisto pri netonala muziko kondukas lin en blindan strateton" kaj tial decidis pliprofundigi la barokon kaj la gregorian kanton. Li decidis simpligi sian muzikon forigante ĉion superfluan el siaj komponaĵoj.

Pärt kreis novan stilon, rigoran kaj originalan, la tintinnabuli (tintojn de sonoriloj), komponmaniero kiu baziĝas sur la uzado de triopoj kaj skaloj.

La stilo [redakti]

Pärt difinas sian manieron tiel: "Mi uzas tre malmultaj elementoj - unu, du voĉoj. Mi konstruas kun praaj materialoj - perfekta akordo, specifa tonalo. Tri notoj de unu akordo estas kiel sonoriloj."

Plejofte Pärt komponas verkojn por nur du voĉoj: unu akompanas, kantante tonalan akordon, la alia plektas la melodion. Tial tintinnabuli ŝajne estas parte polifonio, parte monodio, sed vere ĝi estas neniu el tiuj du.

Verkoj [redakti]

Simfoniaj verkoj [redakti]

Operoj por solista instrumento kaj orkestro [redakti]