Arvo Pärt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arvo Part)
Saltu al: navigado, serĉo
Arvo Pärt

Arvo PÄRT (naskiĝis en Paide, Estonio, la 11-an de septembro 1935) estas nuntempa komponisto de minimala muziko. Pli specife, oni konsideras lin ano de la tielnomita sankta minimalismo, kune kun Henryk Górecki kaj John Tavener.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1958 Arvo Pärt komponis sian unuan verkon por fortepiano, Zwei Sonatinen. Li studis dodekafonion kaj serian muzikon, sed li baldaŭ komprenis ke "lia persisto pri netonala muziko kondukas lin en sakstrateton" kaj tial decidis pliprofundigi la barokon kaj la gregorian kanton. Li decidis simpligi sian muzikon forigante ĉion superfluan el siaj komponaĵoj.

Pärt kreis novan stilon, rigoran kaj originalan, la tintinnabuli (tintojn de sonoriloj), komponmaniero kiu baziĝas sur la uzado de triopoj kaj skaloj.

La stilo[redakti | redakti fonton]

Pärt difinas sian manieron tiel: "Mi uzas tre malmultajn elementojn - unu, du voĉojn. Mi konstruas kun praaj materialoj - perfekta akordo, specifa tonalo. Tri notoj de unu akordo estas kiel sonoriloj."

Plejofte Pärt komponas verkojn por nur du voĉoj: unu akompanas, kantante tonalan akordon, la alia plektas la melodion. Tial tintinnabuli ŝajne estas parte polifonio, parte monodio, sed vere ĝi estas neniu el tiuj du.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Simfoniaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj por solista instrumento kaj orkestro[redakti | redakti fonton]