Ary Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ary Toledo
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1937
en Brazilo Martinópolis, San-Paŭlo, Brazilo
Lingvoj portugalabrazilportugala vd
Loĝloko San-Paŭlo vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Familio
Edz(in)o Marly Marley vd
Profesio
Okupo kantistoaktorokomponistogitaristo • kantotekstisto • kantoverkisto vd
Aktiva dum 1966 - hodiaŭ
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ary TOLEDO, realnome Ary Christoni de Toledo Piza (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1937 en Martinópolis, Brazilo) estas brazila humuristo, kantisto kaj aktoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Martinópolis, en 1937, li kreskis en Ourinhos. En la fino de la 1950-aj jaroj li transloĝiĝis kun sia familio en San-Paŭlo , kie li komencis labori en la Teatro de Arena de Sao Paulo. Ĝi estis la komenco de lia humurista kariero 1954-1955 jaroj, kiu daŭras ĝis hodiaŭ. [1]

Kantisto kaj satira komponisto, li skribis multnombrajn ŝercojn, adaptitajn de li pri la rivaleco inter teamoj de futbalo aŭ inter brazilanoj kaj portugaloj [2].

Li estas edziĝinta kun la aktorino kaj primuzika ĵurnalisto Marly Marley dum preskaŭ 40 jaroj.

Dum la diktatoreco, kaj la malcedema AI-5, li skribis ŝercon kontraŭ la militistoj: "Quem não tem cão, caça com gato e quem não tem gato, caça com Ato" (Kiu ne havas hundon, ĉasas per kato kaj kiu ne havas katon, ĉasas (ekzilas) per akto[3]. Enprizonigita, lia granda populareco devigis la aŭtoritatojn liberigi lin rapide[4]

Ary Toledo tenis en sia repertuaro 60.000 ŝercojn kaj diras pri si «garimpeiro do humor»[5]. La muziko estas lia ŝatokupo[6], per kiu li partoprenis en multaj programoj.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Descobrimento do Brasil (con Chico de Assis)
  • Modinha de ser
  • Ovos que a galinha pôs
  • Tiradentes
  • Os Textículos de Ary Toledo (A Anarquia da Filosofia) (2011)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • No Fino Da Bossa (1968-1988) RGE FERMATA LP
  • Ary Toledo (1970)
  • Antologia do Sexo (1979) Copacabana LP
  • Pois é (1982) Copacabana LP
  • Na Base do Riso Explícito (1985) Copacabana LP
  • Ary Toledo Ao vivo (1968) RGE LP
  • A Todo Vapor (2008)

Kantoj (selektado)[redakti | redakti fonton]

Krom ŝercoj, Toledo skribis plurajn humurajn kantojn, inter[7]:

  • A moda do Zé - historio de knabino forlasita de Zé, post la unua nokto de amo
  • Dona Maroca - historio de kato diboĉema de Doña Marioca
  • Linda Meu Bem - historio de viro kiu okupiĝas al virino malbela, sed kiun li konsideras bela
  • Mataram meu carneiro - kanto per kiu ploras la tragikan morton de sia ŝafo
  • Melô do pinto - kanto per kiu honoras goliarde la seksan organon
  • O Rico e o Pobre - socia kritiko pri kiel potenco estas akirita por ke la agoj havas nomojn kaj malsamaj rezultoj se realigeblaj por la riĉuloj aŭ malriĉuloj
  • Rosinha - humura kanto de amo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Ary Toledo. Arkivita el la originalo je 2013-06-19. Alirita 2013-06-11.
  2. Ary Toledo Conta Sua história
  3. En la Portugala lingvo, la vorto ĉasado estas uzata tiel por raporti al la akto de ĉasado kiel por ekzilo
  4. Ary Toledo - O Garimpeiro do humor. Arkivita el la originalo je 2012-01-20. Alirita 2013-06-11.
  5. portugale Ary Toledo - O Garimpeiro do humor Arkivigite je 2012-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
  6. portugale Ary Toledo é umas das atrações da agenda Arkivigite je 2012-07-21 per Archive.today
  7. Letras das músicas de Ary Toledo. Arkivita el la originalo je 2011-11-25. Alirita 2013-06-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]