Asaf Jah la 7-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Asaf Jah la 7-a

Asaf Jah la 7-aSir Mir Osman Ali Khan Siddiq (urdue: آصف جاہ ), naskiĝis kiel Mir Osman Ali Khan Siddiqi Bahadur (urdue: عثمان علی خان بہادر la 6-an de aprilo 1886; mortis la 24-an de februaro 1967) estis la lasta reganto (Nizam) de la princa ŝtato de Hajderabado kaj de Berar. Li regis Hajderabadon de 1911 ĝis 1948, kiam ĝi iĝis parto de Barato. Oni nomis lin His Exalted Highness The Nizam of Hyderabad.[1]

Dum siaj tagoj de regantoj li estis taksita la plej riĉa homo en la tuta mondo, kies riĉeco estis ĉirkaŭ 2 bilionoj da usonaj dolaroj en la komenco de 1940-aj jaroj[2], kio korespondis al 2 % de la tiama usona ekonomio. En tiu epoko la ĉiujara enspezo de la ĵus sendependiĝinta hinda unio korespondis al nur unu bilionoj da usonaj dolaroj jare. Li aperis sur la kovrilo de TIME-magazine.[3] Oni ĝenerale supozas, ke li restis la plej riĉa homo en suda Azio ĝis kiam li mortis en 1967, kvankam lia riĉeco tiam atingis nur 1 bilionon da usonaj dolaroj kaj iĝis la celo de akraj leĝaj disputoj inter la heredantoj.

Li konstruis la Hyderabad House en Delhio, kiu utilas nun por diplomataj kunvenoj de la registaro de Barato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • The Splendour of Hyderabad : The Last Phase of an Oriental Culture (1591-1948 A.D.) By M.A. Nayeem ISBN 81-85492-20-4
  • The Nocturnal Court: The Life of a Prince of Hyderabad By Sidq Jaisi
  • Developments in Administration Under H.E.H. the Nizam VII By Shamim Aleem, M. A. Aleem [2]
  • Jewels of the Nizams (Hardcover) by Usha R. Krishnan (Author) ISBN 81-85832-15-3
  • Fabulous Mogul: Nizam VII of Hyderabad By Dosoo Framjee Karaka Published 1955 D. Verschoyle, Original from the University of Michigan [3]
  • The Seventh Nizam: The Fallen Empire By Zubaida Yazdani, Mary Chrystal ISBN 0-9510819-0-X
  • The Last Nizam: The Life and Times of Mir Osman Ali Khan By V.K. Bawa, Basant K. Bawa ISBN 0-670-83997-3
  • The Seventh Nizam of Hyderabad: An Archival Appraisal By Sayyid Dā'ūd Ashraf [4]
  • Misrule of the Nizam By Raghavendra Rao [5]
  • Photographs of Lord Willingdon's visit to Hyderabad in the early 1930s By Raja Deen Dayal & Sons [6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]