Asamio
Asamo (asame: অসম [asam]) estas barata ŝtato kun areo de 78.438 km² kaj 26.638.407 loĝantoj (en 2001). Ĝia ĉefurbo estas Dispur (7.225 loĝantoj), suburbo de Gauhati. La ĉefaj lingvoj parolataj en Asamo estas la asama kaj la bengala; aldone parolatas pluraj lingvoj de la Tibeto-Birma lingvaro, plej grave la bodoa lingvo.
Geografio
Asamo limas la baratajn ŝtatojn Arunaĉal-Pradeŝo, Nagalando, Manipuro, Mizoramo kaj Tripuro (de nordo suden laŭ la horloĝdirekto) kaj Meghalajo en la sudo kaj Okcident-Bengalo en la okcidento. Aldone ĝi limas Butanon en la nordokcidento kaj Bangladeŝon en la sudokcidento. La plej granda urbo de Asamo estas Gauhati.
Plej grandaj urboj
(en 2001)
Urbo | Loĝantaro |
---|---|
Guvahati | 808.021 |
Ŝilĉar | 142.393 |
Dibrugarh | 122.523 |
Nagaon | 107.471 |
Tinsukia | 85.519 |
Jorhat | 66.450 |
Dhubri | 63.965 |
Bongaigaon | 60.550 |
Tezpur | 58.240 |
Ŝibsagar | 54.482 |
Laĥimpur | 54.262 |
Karimganj | 52.316 |
Diphu | 52.062 |
Goalpara | 48.911 |
Barpeta | 41.175 |
Historio
De 1228 Asamo estis regata de la Ahom-Dinastio. Nur en 1826 la britoj surprenis Asamon de la birmanoj.
Ĝis la divido de Hindio post ĝia sendependeco disde Britio, Asamo entenis la tutan areon de la nord-orienta Hindio. Per referendumo je la 6-a de julio 1947 la areo de Silhet iĝis parto de la nova Orient-Pakistano (nun Bangladeŝo). Aldonaj malgrandaj barataj ŝtatoj estiĝis poste en la oriento de Asamo. La lastan fojon Asamo dividiĝis en 1972, kaj tiel estiĝis la ŝtato Meghalajo, kiu surprenis la antaŭan asaman ĉefurbon Ŝilong. Dispur iĝis la nova ĉefurbo de Asamo.
Ekde 1979 la United Liberation Front of Asom (ULFA) perforte batalas per gerilaj agoj por la sendependeco de Asamo disde Barato. La registaro de Barato kontraŭbatalas la separatistojn per la armeo.
Vidindaĵoj
Asamo famas pro la tia kultivata malmilda teo. En Asamo situas la nacia parko Kaziranga, kiu estis nomumita Monda Naturheredaĵo de Unesko en 1985.