Asansol
| Asansol | |
| urbo | |
|
Vido en Asansol
|
|
| Lando | |
|---|---|
| Subŝtato | Okcident-Bengalo |
| Situo | Asansol |
| - alteco | 97 m s. m. |
| - koordinatoj | 23°41′00″N 86°59′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 23.683333 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">23.683333°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 127 km² (12 700 ha) |
| Loĝantaro | 500 000 (2011) |
| Horzono | UTC + 5:30 |
| Poŝtkodo | 713 301-713 304 |
| Telefona antaŭkodo | 341 |
| Aŭtokodoj | WB-38 |
Asansol, (bengale: নসোল, hindie: आसनसोल) estas minurba kaj industria metropolo en Barato, en subŝtato Okcident-Bengalo.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Asansol etendiĝas en la orienta flanko de la lando. Kolkato troviĝas 200 km-ojn.
Historio[redakti]
Asansol estas loĝata jam dum jarmiloj, kie diversaj dinastioj regadis. En 1774 britoj malkovris karbon, la minado komenciĝis en 1820. La loko iĝis la plej grava karbominejo de la lando, tial oni konstruis fervojon en 1853. Pro la bonaj trafikaj kontaktoj la ŝtaloindustrio estis evoluigita. En 1875 industria forno ekfunkciis.
Trafiko[redakti]
Asansol havas aŭtovojon kaj fervojajn kontaktojn. En la proksimeco 2 flughavenoj funkcias. En la urbo diversaj aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato[redakti]
Asansol havas tropikan klimaton. La ĉiujara averaĝa temperaturo estas 27 °C. La ĉiumonataj averaĝaj temperaturoj varias de 19-30 °C. La somero estas varma (precipe majo ofte kun pli ol 40 °C. Dum januaro estas nur 12 °C. La musono portas pluvon inter junio kaj septembro. Jare pluvas po 1500 mm.