Asarako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la helena mitologio, Asarako estis la dua filo de Kaliro kaj de la reĝo Tros de Dardanio. Lia fratoj nomiĝis Ilo kaj Ganimedo. Li estis pranepo de Dardano, kaj heredis la tronon ĉar lia pli aĝa frato, Ilo preferis reĝi pri la ĵus fondita urbo Iliono, kiu famiĝis poste per la nomo Trojo.

Li edzinigis Hieromemen, filino de la reĝo-rivero Simoiso, kaj ili havis kune la filon Kapison.