Tarasp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aschera)
Tarasp
Blazono de Tarasp
Tarasp kun kastelo
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Sur Tasna
Koordinatoj  46° 46′ 44″ N 10° 15′ 42″ O / 46.77889 °N, 10.26167 °O / 46.77889; 10.26167 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 44″ N 10° 15′ 42″ O / 46.77889 °N, 10.26167 °O / 46.77889; 10.26167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 360
Areo 46,99 km²
Alteco 1403 m super marnivelo
Poŝtkodo 7553
Komunumkodo 3745
Mapo de Tarasp

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Tarasp estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 360 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tarasp situas en la Suba Engandino sude de la rivero Eno. La komunumo konsistas el 11 frakcioj. Ĝia ĉefloko estas Fontana, la ceteraj vilaĝoj estas Aschera, Avrona, Chaposch, Chants, Florins, Nairs, Sgnè, Sparsels, Vallatscha kaj Vulpera.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tarasp limas en nordo al Ftan, en nordoriento kaj oriento al Scuol, en sudoriento al Val Müstair, en sudo al Zernez, kaj en okcidento al Ardez.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tarasp situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 27 kaj la linio de Retia Fervojo pasas aliflanke de la rivero Eno. La stacidomo Scuol-Tarasp situas en la teritorio de la komunumo Scuol. De tie la diversaj lokoj de la komunumo atingeblas per buslinio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa lingvo en Tarasp estas la romanĉa lingvo ĝis meze de la 20-a jarcento. La germanlingva malplimulto tamen dum la lastaj jaroj forte kreskis same kiel ankaŭ en la plej multaj aliaj romanĉlingvaj komunumoj. Ek de 1980 la germanlingvanoj estas la plimulto. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 52,44% de la loĝantaro parolis la germanan kaj 38,41% la romanĉan.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas pruvoj, ke antaŭ la 11-a jarcento en Tarasp ekzistis setlejoj. En la 11-a jarcento la Senjoroj de Tarasp, kiuj devenis el Supra Italio, komencis la konstruadon de la kastelo, kiu fariĝis la centro de ilia senjorujo. La teritorio de la komunumo Tarasp estis koloniigita ek de la komunumo Scuol kaj estis ĝis la reformacio en la jaro 1559 ties parto. Ĉa Tarasp kontraŭe al la cetera Engadino restis katolika, ĝi tiam fariĝis aparta paroĥo, kiu en la jaro 1567 ricevis propran preĝejon. En la jaro 1803 Tarasp, kiu ĝis tiam apartenis al Aŭstrio estis integrita al la Kantono Grizono kaj fariĝis parto de la tribunalkomunumo Sur Tasna. Kadre de la administracia reformo de la jaro 1851 ĝi fariĝis komunumo de la komunumaro Sur Tasna en la distrikto Inn/En. Jam en la 16-a jarcento Paracelsus priskribis la kuracan efikon de la mineralfontoj de Tarasp. Per la fondo de la Societo de Tarsap-Scuol en la jaro 1860 komenciĝis la epoko de Tarasp-Vulpera kiel kuracloko.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]