Asekurkompanio AOK (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La impona sidejo de AOK en Erfurto.
Detaloj de la skulpturoj maldekstre.

La Domo de la asekura kompanio AOK (germane: AOK-Verwaltungsgebäude, strato Augustinerstraße nr 38) troviĝas malantaŭ la Monaĥejo de la Aŭgustenanoj en la urbocentro de Erfurto. La larĝeco de la ejo ŝuldiĝas al la antaŭula ejo, komandantejo rempara.

Novaj vojoj arkitekturaj[redakti | redakti fonton]

La trietaĝa domo estis konstruita laŭ la planoj de la erfurta arkitekto Theo Kellner kaj la berlinano Felix Hinz Hinssen en 1929. Ĝi estas grava monumento por la stilo de la t.n. Nova objektivismo kaj estis siatempe konstruaĵo senekzempla.

Priskribo detala[redakti | redakti fonton]

La obtuzangule malantaŭmetita teretaĝo estas portata de du rondaj pilastroj, la du supraj etaĝoj estas vestitaj per neprilaborita ŝtono.

La plastikojn faris la erfurtano Hans Walther, kies skulptaĵoj ornamis ankaŭ la domon de du surlokaj ŝparkasoj.

Estas reprezentataj maldekstre:

  • pago de la porinfana kromsalajro
  • dentkuracado
  • akcidenta helpo

Estas reprezentataj dekstre:

  • pago de pensio
  • konsultado de patrinoj
  • patrinaj ĝojoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ŝparkaso

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff: Flucht in die nationale Volksgemeinschaft. Das Erfurter Bürgertum zwischen Kaiserreich und NS-Diktatur, eldonejo Böhlau, 1-a eldono, 2003, ISBN 3412118028
  • Eberhard Menzel: Der Bildhauer Hans Walther (1881-1961), en: Apoldaer Heimat. Beiträge zur Natur und Heimatgeschichte des Kreises Apolda (1995), p. 16 sekv.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]