Asembleo de Arundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asembleo de Arundo 1918)
Konstruaĵo de la Rondo de Artistoj de Arundo, kie okazis la asembleo.

La Asembleo de Arundo, aŭ Asembleo de la andaluzaj provincoj en Arundo estas la nomo kiun ricevas andaluziisma asembleo kunvokita de la Andaluzaj Centroj kiu okazis en la malaga urbo Arundo en januaro 1918. Temas pri la unua regionisma asembleo en Andaluzio, kie oni interkonsentis la adopton de tio, kion Blas Infante nomis la insignoj de Andaluzio: la flago kaj la blazono de Andaluzio.

En ĉi tiu asembleo, estis ankaŭ adoptita la projekto pri Federala Konstitucio por Andaluzio de 1883, konata kiel Konstitucio de Antekero, kiel la Magna Carta por Andaluzio kaj estis skizita politika agprogramo, kiu supozigus la daŭrigon de la disfaldiĝo de la andaluziisma movado ekiĝinta fine de la 19a jarcento kaj kies antaŭaĵoj plej fruaj estis la fondiĝo en 1916 de la unua Andaluza Centro en Sevilo, prezidita de Infante, kaj de la revuo Andalucía, organo kiu kunigis la simpatiantojn de andaluziismo. En la asembleo estis debatitaj kelkaj temoj kiel centrismo, kacikismo, malsato kaj pano,kaj estis postulita la aŭtonomio de «la Andaluza Patrio» ĉe la Ligo de Nacioj. En ĝi oni nomas Andaluzion «lando» kaj «nacieco».

La Asembleo de Arundo poste daŭris kiel Asembleo de Kordovo 1919.

Referencoj[redakti | redakti fonton]