Aserta teologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aserta teologio estas aparta aspekto de la ĝenerala teologio, kiu, kiel scieble, trairas vastajn kampojn de scio pri Dio kaj pri aferoj koncernantan la rilatojn inter Dio kaj mondo kaj inter Dio kaj la homo: fakte ĝi dividiĝas inter teologio natura kaj teologia revelaciita (supernatura), teologio spekulativa kaj pozitiva, teologio asketa kaj mistika ktp. Inter tiuj specialaĵoj oni renkontas ankaŭ teologion nagativan kaj teologion asertivan aŭ afirman.

Aserta teologio aŭ afirma aŭ pozitiva aŭ katafatika, aŭ ankaŭ katafatismo (el la antikva greka kατά φημι katàphasis, kiu signifas “aserto”), [1] estas teologia metodo filozofii ekante el la antaŭkondiĉo laŭ kiu Dio estas konebla per la racio argumentanta el la realaĵoj de la sensa sperto. La kreaĵaro, konsiderita kiel verko de Dio, fariĝas la bazo per kiu eblas determini la atributojn de la Kreinto. Tiu teorio, konata ankaŭ kiel “via positionis” (vojo de la konstato) [2] havas kiel kontraŭfronta altaro Apofatan teologion (el la greka άπό φημι) laŭ kiu ne eblas kapti el kreaĵoj elementojn atribueblajn al Dio ĉar Li tro malsamas ol la kvalitoj kreitaj.

Spuroj de tiuj filozofia vidpunkto oni kredas malkovri en Peri hermêneias (Pri interpreto) de la Logiko (Organon) de Aristotelo. Certe ĝi troviĝas en diversaj postaj filozofioj kaj teologioj precipe en la antikva kristana kaj mezepoka filozofioj kaj teologioj.

La du teologioj, aserta kaj negativa, vojaĝis ĉiam kune sed pli malpli separitaj. La unua fluo, la aserta, estas argumentata precipe de tiuj, kiaj la skolo de sankta Tomaso de Akvino, multe fidas pri la kapablo de la racio: kapablo purigi, per la principo de analogio, la limigojn kaj ambigvecojn de la atributoj de la aĵoj kreitaj; al dua inklinas precipe kiuj preferas aliri al Dio per la koro kaj volo kaj ne multe sin forlasas la racio ĉar Dio tro transcendas la kreaĵaron kaj la kapablojn de la homa racio. Estas enlkalkulitaj en tiu fluo la pensado de Pseŭdo-Dionizo la Areopagisto, Majstro Eckhart, Mateo el Kuzo, kaj ĝenerale mistikuloj.

La kristanaj eklezioj akceptas ambaŭ la vojojn kondiĉe ke ĉiukaze la nocio pri Dio laŭiras la revelacion kaj la tradicion, laŭ kiu Dio estas konebla laŭ maniero sufiĉa por al li adheri racie motivite.

Oni povas pridiskuti kiom da katafatismo kaj apofatismo en la islama religio kaj en la teologioj de Islamismo Budhismo kaj Hinduismo-

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cf. Treccani Portalo online.
  2. Cfr. Franz Courth, Il mistero del Dio Trinità, Milano, Jaca Book, pp. 67-70, 1993. ISBN 88-16-40331-4; ISBN 978-88-16-40331-4. videbla en books.google.it.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]