Asfalto (muzikgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asfalto koncerte revene en 2009.

Asfalto estas grupo de rokenrolo hispana fondita en 1972 kaj fame ĉefe dum la 1980-aj jaroj, kvankam ankoraŭ dum la komenco de la 20-a jarcento registras muzikon kaj koncertas.

Biografio

La historio de la grupo komencas en Madrido kiam la grupo "Tickets" ŝanĝis sian nomon kontraŭ tiu de Asfalto en 1972. Publikigis paron de unuopaĵoj, sed ili ne sukcesis havi stabilan membraron ĝis 1975, kiam grupiĝis José Luis Jiménez (basgitaro kaj voĉo), Julio Castejón (gitaro kaj voĉo), Enrique Cajide (drumoj) kaj Lele Laina (gitaro kaj voĉo).

Jam en 1977 la grupo estis dungata de la muzikeldonejo Zafiro por inaŭguri ĝian novan markon "Chapa Discos", estrataj de Vicente Romero "Mariscal".

Venontjare en 1978 aperis la unua disko, titole Asfalto, kiu ne kontentigos kaj separigos ilin. La disko estas plena de klasikoj kiaj "Capitán Trueno" (eble la plej fama el la grupo), "Días de escuela" aŭ "Rocinante". José Luis Jiménez kaj Lele Laina abandonis la grupon por krei la grupon Topo. Julio kaj Enrique pluis en Asfalto kaj krome eniris Jorge García Banegas (klavaro) kaj José Ramón Pérez (basgitaro).

Diskaro

  • Asfalto (1978)
  • Al otro lado (1978)
  • Ahora (1979)
  • Lo mejor (Recopilatorio - 1980)
  • Déjalo así (1981)
  • Más que una intención (1983)
  • Cronophobia (1984)
  • Corredor de Fondo (1986)
  • 15 años de música (Novaj registroj de sukcesoj - 1987)
  • Los Singles (Kolekto - 1988)
  • Sólo Por Dinero (1990)
  • El Planeta de los Locos (1994)
  • El paraíso urbano (Kolekto - 2001)
  • Utopía (2008)
  • Al fin vivos (2CD kaj 2DVD koncerto - 2009)

Eksteraj ligiloj