Asia
El Vikipedio
Historio > Romio > Romia imperio > Asia
Asia estis provinco de la Romia Imperio en okcidenta Anatolio, kiu tiam nomiĝis Malgrandazio. Eĉ en la tempo de la imperio, la nomo "Asia" iafoje signifis la imperion oriente de Grekio. Sed en nia tempo la nomo estis multege etendita kaj fariĝis la nuna Azio, la kontinento oriente de Grekio.
La ĉefaj urboj de la provinco estis:
Pergamo havis grandan bibliotekon kaj inventis pergamenon. En Efeso estis la Templo de Artemisa, la centro de ŝia kulto kaj unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. En la 1-a jarcento, Sankta Paŭlo evangeliis la provincon kaj Sankta Johano loĝis tie en Efeso.
La provinco estis tre riĉa kaj plejparte greka. Ĝi havis grandan nombron de judoj. Ĝi ankaŭ estis la centro de la komerco de sklavoj en la imperio.
Antaŭ 133 a.K., Asia estis la post-aleksandra greka regno de Pergamo, amiko de Romio en la militoj kontraŭ Makedonio. Je -133 la reĝo, Attalos la 3-a, mortis sen heredonto kaj heredigis la regnon al Romio. Asia fariĝis la sepa provinco de Romio, la unua en Anatolio. La provinco estis la ĉefa fonto de imposta mono por Romio ĝis almenaŭ 30 a.K..
Antaŭ Aleksandro la Granda, la marbordo de Asia estis granda parto de la greka lando Ionio.
| Provincoj de la Romia Imperio | ||
|---|---|---|
|
Achaea | Aegyptus | Africa | Alpes Cottiae | Alpes Graiae | Alpes Maritimae | Alpes Poeninae | Aquitania | Arabia Petraea | Armenia | Asia | Assyria | Baetica | Bithynia et Pontus | Britannia | Cilicia | Corsica et Sardinia | Creta et Cyrene | Cyprus | Dacia: inferior, superior, Porolissensis; Tres Daciae | Dacia Aureliana | Dalmatia | Epirus | Galatia | Gallia Belgica | Gallia Cisalpina | Gallia Lugdunensis | Gallia Narbonensis | Germania Inferior | Germania Superior | Hispania Tarraconensis | Iudaea | Lusitania | Lycia et Pamphylia | Macedonia | Mauretania Caesariensis | Mauretania Tingitana | Mesopotamia | Moesia: Inferior, Superior | Noricum | Numidia | Pannonia | Raetia | Sicilia | Syria: Coele, Phoenice | Thracia |
||

