Asia (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajano

Asia estis provinco de la Romia Imperio en okcidenta Anatolio, kiu tiam nomiĝis Malgrandazio. Eĉ en la tempo de la imperio, la nomo "Asia" iafoje signifis la imperion oriente de Grekio. Sed en nia tempo la nomo estis multege etendita kaj fariĝis la nuna Azio, la kontinento oriente de Grekio.

Asia, jen malhelruĝe akcentita

La ĉefaj urboj de la provinco estis:

Pergamo havis grandan bibliotekon kaj inventis pergamenon. En Efeso estis la Templo de Artemisa, la centro de ŝia kulto kaj unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. En la 1-a jarcento, Sankta Paŭlo evangeliis la provincon kaj Sankta Johano loĝis tie en Efeso.

La provinco estis tre riĉa kaj plejparte greka. Ĝi havis grandan nombron de judoj. Ĝi ankaŭ estis la centro de la komerco de sklavoj en la imperio.

Antaŭ 133 a.K., Asia estis la post-aleksandra greka regno de Pergamono, amiko de Romio en la militoj kontraŭ Makedonio. Je -133 la reĝo, Attalos la 3-a, mortis sen heredonto kaj heredigis la regnon al Romio. Asia fariĝis la sepa provinco de Romio, la unua en Anatolio. La provinco estis la ĉefa fonto de imposta mono por Romio ĝis almenaŭ 30 a.K..

Antaŭ Aleksandro la Granda, la marbordo de Asia estis granda parto de la greka lando Ionio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.