Asimilado de programaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Literoj
Literoj

Asimilado de programaro estas adaptado de programprodukto al la tradicioj, bezonoj kaj kutimoj de etna aŭ regiona uzantaro.

La plej evidentaj partoj de asimilado estas adaptado de la uzant-interfaco (fasado) kaj traduko de la instrukcioj (dokumentaro). Ekzemple, esperantigo de la Vikipedia uzant-interfaco inkludas la eblon uzi iksojn por enigi ĉapelitajn literojn.

Malpli evidentaj ekzemploj estas la mezurunuoj (ĉu coloj aŭ milimetroj? ĉu gradoj Celsiaj aŭ Farenhejtaj?), la aranĝo de datoj («la 4ª de majo» aŭ «May the 4th»), la paperformatoj.

La terminoj[redakti | redakti fonton]

La termino asimilado[1] estas inspirita de la similsencaj «asimilitaj fremdaĵoj», precipe la asimilitaj nomoj[2], kiel la oportunigitaj VindozoVarsovio rilate al la originalaj Windows, Warszawa.

La angla termino localization[3] (t.e. «allokigo») ne tute trafas en Esperanto: poresperanta asimilado, t.e. esperantigo, ne estas adaptado al iu ajn loko.

Rilataj nocioj[redakti | redakti fonton]

Oni ofte konfuzas asimiladon kun internaciigo (ekz-e la angla Vikipedio traktas ambaŭ nociojn en unu artikolo Internationalization and localization). La du nocioj estas reciproke komplementaj, kiel «vendi» kaj «aĉeti»: la internaciigo provizas aron da rimedoj por krei diversajn asimilatajn versiojn de programo; la asimilado laŭeble profitas tiujn rimedojn por krei adaptaĵon al specifa kulturo.

Unu el la plej gravaj internaciigaj rimedoj estas la lokaĵaroj.

Ekzemplojn pri asimilado vd en la artikolo Esperantigitaj programoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La artikolo asimili en la Komputada Leksikono.
  2. Plena Analiza Gramatiko, §36.
  3. Oni ofte uzas mallongigon «L10n»: «L» kaj «n» estas la komenca kaj la fina literoj de la angla vorto localization, «10» estas la nombro de ellasitaj literoj; la majuskla L evitigas la konfuzon inter l kaj 1.