ASIMO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asimo)
HONDA ASIMO

ASIMO estas homforma, krura roboto farita de Honda. Ĝi estas la unua roboto, kiu kapablas homsimile movi sin per du kruroj.

ASIMO estas akronimo por Advanced Step in Innovative MObility (progresinta paŝo en noviga moviĝeblo). En la japana oni elparolas la nomon kiel aŝimo, kaj ĝi signifas ankaŭ kruroj.

ASIMO estas la ĝis nun plej bone elevoluigita homforma roboto. Ĝi altas 1,30 m kaj pezas 52 kg. Ĝin funkciigas 40-V-a NiMH-akumulatoro, kiu certigas 30-minutan funkcian tempon. La korpon movas 26 motoroj, ĉiu motoro ebligas unu liberecan gradon (kompareblan kun artiko) por la korpo. La rapideco de ASIMO estas 1,6 km/h se ĝi promenas kaj 3 km/h se ĝi kuras.

La firmao Honda komencis la evoluigajn laborojn de homsimila roboto jam en 1986 kaj tio daŭris ĝis prezento de P2 en decembro de 1996. Somere de 1999 komenciĝis en la esplora centro Honda Research & Development Wako Fundamental Technical Research Center en Japanio la evoluigo de ASIMO, kiu finpretiĝis la 31-an de oktobro 2000.

En 2004 ASIMO iĝis ano en Robot Hall of Fame.

En la jaro 2004 laboris ĉ. 30 Aŝimoj.


P2[redakti | redakti fonton]

En 1995: alto 180 cm, pezas pli ol 200 kg, kapablis iri sur trotuaro, kaj movi objektojn.

En decembro de 1996: 160 cm, 160 kg

P3[redakti | redakti fonton]

La P3 estas prototipo de Honda kaj estis prezentita en septembro 1997.

  • Maksimuma paŝrapido: 2 km/h
  • Maksimuma portoforto de brako: 2 Kg
  • Maksimuma labortempo: 25 minutoj
  • Tuta pezo: 130 Kg
  • Alto: 160 cm
  • Profundo: 55,5 cm
  • Larĝo: 60 cm
  • CPU(j): 2 x Microspec II (110 MHz)
  • Baterio: 138 V, 6 Ah (Nikel-Zinko)

Aŝimo[redakti | redakti fonton]

  • alto: 120–130 cm (por ne kaŭzi malbonsentojn ĉe la homo)
  • pezo: 52 kg
  • premforto de la kvinfingra mano: 0,5 kg
  • rapido: 0–3 km/h
  • Energio: supre
  • sesartikaj turniloj
  • du kameraoj en la kapo, okulsimilaj, kio certigas bonan mediovivon
  • ekpaŝo: 4 sekundoj
  • voĉorekono
  • sekure iras sur trotuaro
  • kapablas ŝalti lampon

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]