Asir-Montaro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Asir-Montaro (asir, signifas "malfacila") estas montaro en sudokcidenta Sauda Arabio, kiu situas paralele al Ruĝa Maro. Ĝi primare ampleksas areojn en la saud-araba emirlando Asir, kvankam ĝi ankaŭ transiras la jemenan landlimon. La emirlando Asir konsistas el montoj, ebenaĵoj, kaj valoj de la Arabaj altaĵoj[1]. La sankta urbo Mekao troviĝas en tiu montaro.

Enhavo

Geologio [redakti]

La montaro ĉefe baziĝas sur sedimenta rokaro de ĵurasia, kretacea, kaj terciara origino.[1]

Klimato kaj agrikulturo [redakti]

La regiono havas la plej altan averaĝan precipitaĵon de Saŭda Arabujo kaŭze de precipe sezona pluvo. Averaĝa precipitaĵo povas varii ekde 600 mm ĝis pli ol 1 000 mm jare, en humidaj regionoj [1]. La orientaj ebenaĵoj kaj altebenaĵoj ricevas multe malgrandajn kvantojn, ekde 500 mm ĝis malpli ol 100 mm jare[1].

La kultivaĵoj de la regionon, plimultoj de kiuj estas kultivataj je krute terasigitaj montoflankoj, inkluzivas tritikon, kofeojn, kotonujojn, indigoferojn, zingibrojn, legomojn, kaj palmojn. La regiono ankaŭ subtenas bovojn, ŝafojn, kaprojn, kaj kamelojn.

Biodiverseco [redakti]

La malfacila tereno estas helpinta la konservadon de la unika biodiverseco de la regiono. Pluraj nekonataj Myxomycetes (fungaj specioj) estis malkovritaj en la regiono, krome variado de antaŭe nemalkovritaj plantaj vivuloj[2][3]. Oni supozas ke Asir estis la lasta natura habitato de la Araba leopardo (Pantera pardus spp. nimr)[1].

Biogeografie la regiono estas priskribita kiel la Sudokcident-arabaj montaraj maldensarbaroj.

Referencoj [redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Wild World.org
  2. [1]
  3. A contribution of the flora of the Asir Mountains, Saudi Arabia. Boulos, L Arab Gulf Journal of Scientific Research [ARAB GULF J. SCI. RES.]. Vol. 3, no. 1, pp. 67-94. 1985.