Asirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asira Imperio)
Asirio
-2025 – -609
historia lando • imperio
Geografio
La novasiria regno
La novasiria regno
Ĉefurbo:
Aŝuro • Ekallatum • Ninivo • Tell Leilan • Kar-Tukulti-Ninurta • NimrudDur-ŜarukinHarranKarkemiŝ
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Tiglatpilezero la 3-a, fondinto de la nova asira imperio

Asirio estis antikva lando, en la norda parto de Mezopotamio. Ĝi kreiĝis en la 3-a jm a.K. kaj ekzistis ĝis la 7-a jc a.K. En tiu tempo, la loĝantaro de Asirio, laŭ kulturo, lingvo kaj etno preskaŭ ne diferencis de la najbara Babilonio. La asiria lingvo estis dialekto de la asiro-babilona aŭ akada lingvo. Asirianoj adoradis la tutan babilonan panteonon de dioj, sed en ĝia kapo starigis sian dion - Aŝuron. La ĉefurbo de la lando nomiĝis pro la dia nomo - AŝuroAsiro, kaj la lando - Asirio.

Asirio dekomence situis en la supra fluo de Tigriso kaj havis malgrandan teritorion. Sciencistoj supozas, ke ĝia teritorio estis loĝata de ĥuritaj kaj subaraj ne-ŝemidaj triboj. Iom po iom, okazis ĝia semitiĝo, ĉar de okcidento penetris okcident-ŝemida amorea loĝantaro, kaj de sudorient-ŝemida babilona (akada) loĝantaro. La akada lingvo fariĝis parola por la aborigenoj, babilona religio kaj kulturo forte enradikiĝis. Tiamaniere, la ŝemidiĝo de la regiono finiĝis je la 2000 a.K.

  • 3-2-a jarmiloj - Asiro kaj ĝiaj kontrolataj teritorioj subiĝis al Babilonaj regnestroj.
  • Kom. de 18-a jc a.K. - Kreiĝis vasta regno sub la gvido de reĝo Ŝamŝiadad 1-a. Gravaj centroj estis Arbela, Ninevo ka.
  • 18-a jc. - Babilona reĝo Hamurabo subigis Asirion.
  • 16-15 jc. - Kreiĝis ĥurita regno Mitano, kiu konkeris Asirion.
  • 15-a jc - Asirio liberiĝis de Mitano kaj mem atakis ĝin.
  • Fino de 15-a jc - kom. de 14-a jc - Asiria reĝo Asurubalit 1-a mallongtempe okupis Babilonion.
  • 15-13-a jc - Asirio konkeris la tutan teritorion de Mitano en norda Mezopotamio.
  • 12-a jc - Dum la regado de Tiglatpilasar 1-a (1115-1077), Asirio estas forta regno, kiu sukcese militis en najbaraj kaj foraj landoj (Suda Kaŭkazio, Urartu, Nairi, Norda Sirio, Fenicio).
  • 11-a jc - Asirio malplifortiĝis pro la senĉesaj invadoj de arameoj, kiu daŭris dum du jarcentoj. Asiriaj reĝoj translokis sian rezidejon de Asiro al Kalĥu, unue kaj poste al Dur-Ŝarukin kaj Ninevo.
  • 9-a jc - Asirio denove prosperis dum Asurnasifal 2-a kaj Salmanasar 3-a.
  • fino de 9-a jc - Asirio perdas multajn teritoriojn pro la kontraŭstaro kun Urartu, sed dum la regado de Tiglatpilesar 3-a, Asiro venkas ĝin, konkeras Sirion, Palestinon, Fenicion kaj Babilonion kaj kreas fortan imperion nome Nov-Asiria Imperion.
  • 705-633 a.K. - Dum la regado de Sinaherib (705-680), Asarhadon (680-669) kaj Asurbanipal (669-633) daŭras la prosperado kaj sukcesaj militoj kun Medio, Elamo, Egipto, Scitoj kaj Kimerianoj.
  • 605 a.K. - Koalicio de Medio kaj Babilonio supervenkis kaj Asirio, kiel regno ĉesis la ekzistadon. Mem la loĝantaro, asirianoj iom post iom arameiĝis kaj perdis sian individuecon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]