Asiza tribunalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Asizoasiza tribunalo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "kunsido de kriminala tribunalo". Asiza tribunalo ne estas konstanta, ĝi estas laŭbezone kunvokata. Aparte la vorto ligiĝas al kriminalaj tribonaloj angle nomataj courts of assize, aŭ assizes, periode kunvenanta en Anglio kaj Kimrio ĝis la jaro 1972, kiam ili malinstaliĝis laŭ ŝtata leĝo de la antaŭa jaro. La asizaj tribunaloj en Anglio kaj Kimrio traktis la pli severajn kazojn, kiujn sendis al ĝi la lokaj kortumoj nomataj "kvaronjaraj sesioj" aŭ angle quarter sessions, kiuj laŭ la nomo facile imageble kunvenis kvarfoje po jaro, dum la pli etajn krimojn traktis la juĝistoj angle nomataj justices of the peace, do "juĝistoj de paco".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino origine venas de la du latinaj vorteroj ad- + sedēre (apud-sidi), kiu jam en Romio uziĝis en la senco de "asisti en la ofico de juĝisto". Tra la vulgara latina *assedēre ĝi transformiĝis al la malnovfranca ''assize ("sesio", "leĝa ago", pasinta participo de asseoir (sidigi), kaj tra la mezangla assise en la moderna angla reprenis la saman formon malnovfrancan, do Assize. De la modernaj angla kaj franca ĝi eniris Esperanton. La vorto do evidente havas nenian rilaton al la itala urbo Assizi, en Esperanto nomata Asizo.