Askeran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Askeran
Geografia regiono
Province of the Republic of Artsakh [+]

LandoAzerbajĝano

- koordinatoj39° 56′ 12″ N, 46° 49′ 58″ O (mapo)39.93666666666746.832777777778Koordinatoj: 39° 56′ 12″ N, 46° 49′ 58″ O (mapo)
Areo1 222 km² (122 200 ha) [+]

Loĝantaro16 979 [+] (2005)
Denseco13,89 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+04:00 [+]

Askeran (Tero)
Askeran (Tero)

Askeran (Azerbajĝano)
Askeran (Azerbajĝano)
DEC

Map
Askeran

Vikimedia Komunejo:  Askeran [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Askeran en la centro de Karabaĥo

Askeran (armene Ասկերան) estas unu el la ok provincoj de la neagnoskata Respubliko Montara Karabaĥo, limante kun la azerbajĝana rajono Ĥoĝali. Ĝi estas la centro de Montara Karabaĥo, ĉirkaŭante la ĉefurbon Stepanakerto.

Askeran limas kun Martakert norde, la azerbajĝana rajono Agdam oriente. Hadrut kaj Ŝuŝi sude, Martuni en la sudoriento kaj Kaŝatag en la okcidento. Stepanakerto, la landa ĉefurbo, situas en la sudokcidento de la provinco.

La provinco Askeran etendiĝas sur 1222 km² kaj en ĝi loĝas 16,979 personoj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj estas karabaĥaj armenoj.