Aslanbek Bulacev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aslanbek Soltanoviĉ Bulacev (ruse Асланбек Солтанович Булацев; n. dum 1963 en Nord-Osetio) estas rusa-oseta politikisto; ekde la 22-a de oktobro 2008 li estas ĉefministro de la separatisma respubliko Sud-Osetio. Antaŭe li laboris por la rusia federacia fiksa oficejo en Nord-Osetio, fine kiel ĝia ĉefo.

Blacev sukcese finis studon en la financa akademio de Nord-Osetio, kaj poste dum 1986 dungiĝis en la rusia federacia fiksa oficejo en Nord-Osetio, kies ĉefo li estis inter 2006 kaj 2008. Kiel ĉefministro de Sud-Osetio li estas la posteulo de Jurij Morozov, kiu jam demisiis dum aŭgusto 2008.

Fonto