Asmatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Asmata ligno-metiisto

Asmat estas nomo de tribo de indiĝenoj, vivanta en Indonezio, sur Okcidenta Nov-Gvineo.

Ĉasistoj de kranioj[redakti | redakti fonton]

Proksimume 65 000 homoj de tribo Asmat vivas en duondolĉa delto, kiu donas fiŝojn, testudojn kaj krabojn. Asmatoj estis ĉiam la plej timigataj ĉasistoj de kranioj kaj kanibaloj. Bazo de ilia vivo estas por ili la morto de malamiko. Asmat-ow signifas veraj homoj diference de spiritoj de antaŭuloj kaj bestoj. Por kvietigi la spiritojn estas gravaj grandaj lignogravuraĵoj, riĉaj regaloj kaj militoj. La homa kapo estas forta fonto de energio, la plej grandan potencon havas kranioj de famaj batalintoj. Nokte la kranio fariĝas kaptuko, dormante oni estas sendefenda rilate al supernaturaj fortoj. La kraniojn de viktimoj de kanibalaj atakoj emfazas abela vakso en okulorbitoj, en kiujn oni enpremas grizbluajn semojn de larmoj de Jobo kaj ruĝajn semetojn de bero. La verton de la kranio ornamas plumoj de kakatuo. La kranioj de antaŭuuloj estas facile distingeblaj de la kranioj rabitaj en bataloj. La kranio de rabaĵo ne havas mandiblon, virinoj portas ĝin kiel kolĉenon. Sur la verto estas granda truo, tra kiu oni elprenis la cerbon.

Morto kaj magio[redakti | redakti fonton]

La ĉasistoj de kranioj mortigis proksimume dudekonon de homoj de la regiono. Ankaŭ ceteraj mortigaj falĉiloj havas en la regiono grandan agadkampon. La infana mortofteco atingas du trionojn. Giganta krokodilo terorigis asmatan vilaĝon Piramat. Kiam ili fine ĉasis la grandegan krokodilon, ĝi estis 7 metrojn longa. Oni sciis pri 55 homaj viktimoj, kiujn ĝi mortigis. En alia okazintaĵo krokodilo voris kvanton da indiĝenoj antaŭ ol iu trovis gravuritan figuron de krokodilo, alligita al stango en rivero. Kiam ili neniigis la figuron, la mortigado finiĝis. Nigra magio koncentrita je diabla ligno ŝmirita per herboj onidire devigos krokodilojn, por ke ili mortigu ĉiun, kiu eniros en la riveron. Asmatoj orientiĝas en arto de sorĉoj kaj magio. Sorĉistajn kapablojn ili transdonas de patrino al filino.

Kanuoj[redakti | redakti fonton]

Asmatoj en kanuoj ĉe Rivero Lorentz, fotita dum ekspedicio en 1912-13.

En militaj ritaj kanuoj viroj pagajas starante. Gravurita kapo, kiu ŝajnigas morton, postulanta venĝon, finigas longan pagajon. Porvirinaj kanuoj estas malpli grandaj kaj ili estas pli bone regeblaj, virinoj pagajante sidas aŭ surgenuas en ili. Tsji mbu estas ceremonio kunigita kun gravurado de granda nombro de kanuoj. Per primitivaj iloj el ostoj, ungegoj el kazuaro, konkoj de lamenbrankuloj kaj apraj dentegoj pli antaŭe estis prilaborebla sole mola ligno. La asmatoj akiris ŝtonojn de nomadoj per interŝanĝo kun saguo, konkoj, kalko, ŝtonaj tranĉiloj kaj paradizea plumaro. La unuan feron blankaj homoj alportis ĉi tien nur en la kvindekaj jaroj. Platigitaj najloj kaj metalaj ĉiziloj hodiaŭ anstataŭigas la ostojn. Sed la konkoj de lamenbrankuloj estas senĉese ŝatataj, oni bonege senŝeligas kaj glatas per ili. Ie restas ilo por gravurado ankaŭ ungegoj de kasuaro. Da ligno estas sufiĉe, sed koloroj komencas manki. Asmatoj adoras tri bazajn kolorojn kun magiaj ecoj. La blanka mihi estiĝas per rostado de konkoj de lamenbrankuloj inter tavoloj de bruligata ligno. Erigita cindro miksita kun plumoj de papagoj kaj konkoj donas blankan pulvoron. La ruĝa wasah estas akirata el argilo sur supra fluo. La argilon oni malrapide bakas super fajro tiel longe, ke ĝi akiros ruĝan nuancon, poste oni magazenigos ĝin en bambuo. La ruĝa estas ŝatata koloro por emfazi la ĉirkaŭaĵon de okulo, ĝi donas sovaĝan aspekton. Ruĝaj strioj sur flankoj de kanuo donas rapidecon. La nigra sosok estas el erigita lignokarbo kaj ĝi estas bonega por haroj kaj gravuritaj staturoj. La viroj miksas ĝin kun fumaĵita graso de lacerto kaj ili kolorigas sin ĉirkaŭ la okuloj, ili estas poste pli dezirindaj por virinoj. Specialisto gravuras wow ipit kapojn de antaŭuloj, birdojn kaj bestojn en ornamitan pruon. La tutan kanuon ili ŝmiros per blanka kalko el konkoj, la staturojn emfazigos fulgoj kaj en truojn sur rando de ŝipo ili enmetos tufetojn de saguaj folioj. La fajro sekigos la lignon, hardos ĝin farigante ĝin malpli peza. Poste ili turniĝos la ŝipon kaj ŝamano iros de la pobo al la pruo kaj laŭlonge laŭ la kilo li faros linion, por ke li liberigu spiriton de la kanuo. La ŝipo povas finfine sidiĝi sur rivero.

Jeu[redakti | redakti fonton]

Vira ĥato jeu estas pli ol sesdek metrojn longa. Ĝi estadas turnigita al rivero, ĝi staradas en ties kurbo, de kie eblas plej bone ekvidi fremdajn kanuojn. Ĉiu havas ĉi tie sian enirejon kaj propran fajrejon el riverkoto. En vilaĝoj vivas proksimume cento da homoj, kio plialtigas la plenan sekurecon. Konstrumaterialoj estas palmoj nipa, hakitaj saguaj folioj kaj radikoj de pandano. Ĉio, inkluzive de ŝinda tegmento, estas kunligita per ratano. Ĉiu klano konservas grandan ĥaton jeu, kie viroj faras principajn decidojn kiel fari atakon, kiam estos soleno... Ĉi tie vivas mistiko kaj ili gravuras ritajn statuojn, ligas komunikon kun mortintoj kaj okazas ritoj. Grava soleno estas jeu pokmbu, ceremonio inicita al nova jeu, kiam oni tamburas, dancas kaj omaĝas la tutan nokton. Virinoj vivas en malgrandaj, memstaraj domaĉoj, konstruitaj inter jeu. Eniro en la virajn ĥatojn estas malpermesita por virinoj.

Bisj[redakti | redakti fonton]

Bisj (legu biŝ) estas la plej potenca totemo koneksanta kun ĉasado de kranioj. Preskaŭ dek metroj alta kolono de antaŭuloj havas tri partojn. La mallarĝiĝanta bazo por enŝovi la kolonon en la teron ŝajnigas starigitan fingron. La meza parto estas el asketaj staturoj, kiuj staras unu super la alia. Ili havas nomojn de murditaj antaŭuloj, kiuj loĝas en Safan, mondo de spiritoj. Ili ŝajnigas venĝon postulata de la animo de mortinto. Alo tjemen (legu ĉemen) simbolas penison kiel forton kaj renaskiĝon. Ĝia troigita grandeco emfazigas la gravecon de peniso. La falusa simbolo timigas esprimante superulecon super malamiko. Ekde elekto de arbo ĝis finaj tiroj okazas ceremonioj. Ili solene hakos la arbon kaj batalantoj portas ĝin ĝis jeu, kie komenciĝas vera gravurado. Fine ili blankigos ĝin kaj staturojn ili emfazigos per nigra kaj ruĝa koloroj. Fina rito okazas dum enŝovado de bisj en la teron antaŭ la vira ĥato. La viroj imitas batalon kaj la virinoj dancas kriante, por ke ili timigu la animojn de antaŭuloj. Kun granda kribruo ili poste forportas la kolonon sur saguan plantejon, kie ili disbatos ĝin kaj lasos putri. Sole tiel spirito povas transiri el bisj en saguajn trunkojn certigante tiel bonan rikolton. Dum mola ligno rapide putras, fera ligno kun rozeta nuanco eltenos, sole bruniĝos. Bisj mbu estas soleno de kulto de mortintoj kaj ili preparas por ĝi grandan kvanton da totemoj. La rita ciklo kun la totemoj kulminas per batalatako. Asmatoj identigas arbojn kun homoj, la radikoj prezentas la piedojn kaj la fruktoj la kapon. Estas bezone ĉasi kiel eble plej multe da kapoj kiel fruktoj.

Jipae[redakti | redakti fonton]

Jipae estas apartaj vilaj vestoj, havantaj superteran formon. La longaj ritaj ĵaketoj kovras preskaŭ la tutan staturon. Ili servas al la ceremonio de inico kaj asmatoj faras ilin en sekretigo, ili malkovras ilin nur dum la tempo de ceremonio. Konstruo el ratano kaj verga plektaĵo estas tegita per pentrita tuko ligita el fibroj. La maskoj havas nomojn de mortintoj kaj ili estas rolintaj rolojn de antaŭuloj, similigantaj iliajn gestojn. La soleno de maskoj estas feliĉa evento por la vilaĝo, sed vera soleno mbi pokmbu estas rolanta sole malofte. Unue el la ĝangalo elmergiĝos la unua soliĝinta "spirito", sed ĝi estas peligita reen. Krepuskiĝinte la ŝamano elkondukos el la ĝangalo maskitajn spiritojn, kiuj survoje al jeu dancas kantante: "O spirito, eliru el la ĝangalo. Sekvu tiun, kiu gvidas vin. Dancu kaj gaju kun ni la tutan nokton, ĉar vi estas venanta, por ke vi alportu al ni forton, kuraĝon kaj fekundecon." Kelkaj maskoj estas tiel grandaj, ke devas porti ilin kelke da viroj. Ĉiuj solenas, omaĝas, dancas kaj kantas ĝis mateniĝo, kiam la spiritoj revenos en la ĝangalon.

Ŝildoj[redakti | redakti fonton]

Ŝildoj donas forton kaj kuraĝon. Kelkaj batalontoj iradas en batalon sole kun ŝildo kaj lanco, pafarkojn kaj sagojn havas aliaj. La ruĝa koloro simbolas sangon, kiu estos verŝita. Misteraj modeloj havas tian potencon, ke ili povas paralizi malamikon per timo. Militaj rita ŝildoj jamasj estas el unu peco da ligno inkluzive de tenilo kaj ili havas eĉ pli ol du metroj. En ĉemaraj regionoj oni faras ilin el larĝaj radikoj de mangrovo, kiujn ili similigas al homoj, ĉar fluas el ili ruĝa suko kvazaŭ sango. La samaj radikoj estas uzataj kvazaŭ telegrafo de ĝangalo. En montaroj estas materialo tabulaj radikoj de arboj. Laŭ stilo de gravurado la teritorio de la triboj Asmati dividiĝas en kvar regionojn. Ĝuste la ŝildoj plej bone markas la diferencojn inter ili. Nordokcidentaj triboj kliniĝas al komplikaj modeloj kunigitaj el multaj malgrandaj motivoj, aperas plata motivo de rajo. La ŝildoj de la centra regiono de asmatoj havas pli grandajn pli simplajn modelojn kaj ofte ili bildigas homajn motivojn. Kutime ornamas ilin ratanaj kvastoj, supre estas malgranda tridimensia staturo. La ŝildoj de regiono Citak en ĉirkaŭaĵo de riveroj Sengo kaj Dairam havas grandajn geometriajn modelojn, ofte ŝajne florajn. La supra parto ne estas gravurita, ornamas ĝin diverskoloraj areoj. La ŝildo de nordorienta regiono ĉirkaŭ rivero Brazza sur montarpiedoj similiĝas al Citak. Rektliniaj modeloj havas sur supraĵo apartajn etaj "okulojn". Por Citak kaj Brazza estas ŝildoj unusolaj gravuraĵoj, sed same ili ne atingas la ornamaĵojn de la ceteraj. La ŝildoj estas kunigitaj kun la ĉasado de kranioj. Ili korpigas anojn de tribo, kiuj perdis batalante kontraŭ malamiko la kapon. La batalintoj estas venĝendaj. La ŝildoj estas gravurataj ĉefe antaŭ komenco de militiro. Soleno de ŝildoj jimasj pokmbu estas hodiaŭ rara.

Magio de tamburoj em[redakti | redakti fonton]

La manoj de asmatoj estas lertaj ne nur kun ĉizilo, majstra estas ankaŭ tio, kion ili prezentas en sovaĝa dancado sur membranoj de tamburoj em. La tamburoj em havas formon de sablohorloĝo, rezonancmembrano estas haŭto de varanoj. Sur flankoj estas abstraktaj ornamaĵoj, gravuritaj en la korpon de tamburoj. Tiujn oni faras el nibunga palmo same kiel pagajoj kaj lancoj. Tamburontoj varmigas la haŭton surper fajro, kiu streĉigas ĝin, pecetoj de abelvakso devas la sonon de la tamburo ĝuste akordigi. La tamburoj rolas en animismo principan rolon, ili estas voĉoj de spiritoj. "Tamburoj de spiritoj" elsendas informojn, ili anoncas ceremoniojn kaj ankaŭ benas al viktimoj. Ili estas bazo de sekretaj ritoj.

Ritualoj[redakti | redakti fonton]

La ĉasado de kranioj estas kulmino de la ceremonia ciklo de asmatoj. Ĉasante estas plej grava nutraĵo la cerbo de viktimo miksita kun saguaj larvoj. Hodiaŭ la larvoj mem plenumas ceremonian funkcion. Ili nutras sin en saguaj trunkoj, hakitaj aparte por tiu ĉi celo. Asmatoj komencas seksajn orgiojn, dum papisj (legu papiŝ) ili havas seksumadon kun aliaj kunuloj. Tio ne bezonas havi aspekton de amasa orgio, papisj estas ankaŭ intertempa interŝanĝo de edzinoj. Bonaj amikoj fariĝos papisj-kunuloj, ili ligos novan interrilaton. Ili seksumas kun edzino de amiko. Ambaŭ viroj devas esti en la vilaĝo, la interŝanĝo estas ĉiam por unu nokto kaj antaŭigas ĝin speciala preparo de manĝaĵo.

La plej grava ritualo estas inico de estontaj viroj. Post la tutnokta tamburado viroj matene en la ĝangalo faligos trunkon eĉ kun la radikoj, foriginte la branĉojn ili kolorigos ĝin, ornamante ĝin per floroj. Ok eyok kun la radikoj celanta al la ĉielo ili portas al la vilaĝo. Laŭta kriado kaj trumpetado avertas la virinojn, por ke ili kaŝu sin el vidkampo. Ok eyok enmetiĝos en la teron antaŭ jeu kaj ili konstruos enak tsjim, ĥato el ostoj. Antaŭe ĝi estis el ostoj de balenoj, la hodiaŭa estas el ligno. Al pli malalta flanko ili alkonstruos verandon kaj gravurita kapo de krokodilo pendas super ĝi. La junuloj nigrumitaj per fulgoj eniras en la sanktigita ĥato, kie ili restos tri monatojn. Ili povas forlasi la ĥaton sole nokte. Kiam ili estas irontaj eksteren, ili trumpetas je korno, kiu atentigos la virinojn, por ke ili kaŝu sin. La tribaj maljunuloj instruas la junajn adeptojn al la kutimoj kaj la ritoj de la tribo, intertempe ili gravuras ŝipon de spiritoj waramon. La senfunda kanuo havas interne staturojn, kiuj prezentas la spiritojn de riveroj. Meze estas testudo, simbolo de fekundeco, sur la pruo kapo de bucerokuskuso. Ili ornamos Waramon-on per plumoj de kazuaro, ĉirkaŭvolvos per saguaj folioj, kunligos en pakumon per ratano kaj lasas en la jeu, dum ĉiuj iras en la ĝangalon por saguo kaj vermoj. Kiam ili estas revenintaj, la virinoj forigos la ratanon kaj la viroj elportos la ŝipon eksteren. La ŝamano grimpos sur la tegmenton de la ĥato enak tsjim, kie ili tenas super si la junulojn je la maleoloj. Antaŭ ol la estonta batalonto estas enĵetita en homamason, la viroj celas je ili per sagoj. Poste la junuloj dum bruego de la tamburoj transpaŝas la ŝipon de spiritoj, sur kiun ili ellasas sian spermon por signo de sia vireco. La spermo prezentas riveron de la vivo, ĉar la riveroj estas spermo de la mondo, fonto de la vivo. Poste la viroj tranĉas per klingo (antaŭe per konko) la pugojn de la junuloj, aliaj markas la bruston. La estontaj viroj devas pruvi, ke ili estas kapablaj elteni doloron kiel veraj batalantoj. Ĉiu ricevos baton per banana stipo, por ke li kresku kiel arbo. Bato en la generilojn devas plifortigi la penison.

Gravuristoj kaj spiritoj[redakti | redakti fonton]

Legendo klarigas, kial la ligno estas simbolo de la vivo. Komence de la tempoj vivis apud rivero Sirets amikoj Famiripits kaj Mbouirepits. Ĉasante ili ekvidis belajn junulinojn kolektantaj krustacojn. Ĉiu elektis amantinon. Sed Mbouirepits konstatis, ke lia amiko kokras lin kaj malesperante li malaperis malantaŭ la rivero. Famiripits lamentis pro la perdo de la amiko. Lia karulino envolvis lin en foliojn de palmo nipa, sed ondoj renversigis la ŝipon kun la kaŝita malfeliĉulo kaj Famiripits dronis. La korpo alkroĉiĝis sur insuleto, kie birdoj, dispikinte per la bekoj la foliojn, redonis al li lian vivon. Famiripits konstruis la unuan jeu kaj ĉar li sopiris pri kompanio, li gravuris staturojn el arboj. Li tamburis sur gravurita tamburo kaj la staturoj ekvivis. Tio estis la komenco de la asmatoj. La gravurado estas kunigita kun la mondo de spiritoj, la figuroj havas nomojn de mortintoj. Sole infanoj kaj gemaljunuloj mortas per natura morto, la ceterajn mortigis batalo aŭ efikado de sorĉoj. Ĉiu viro estas gravuristo, sed wow ipit estas sole tiuj plej lertaj, kiuj faras totemojn. Estas ebligite ekvidi al ili tion, kio estas normale nevidebla. Rekompenco estas manĝaĵo inkluzive de delikataĵoj de saguaj vermoj. La majstroj de gravurado havas postenon komparebla kun la plej grandaj batalantoj. La maljunaj gravuristoj laboras kun malnovepokaj simboloj, la junuloj kreas por si propraj stilojn kaj formojn. Asmatoj restas la plej lertaj gravuristoj el ĉiuj primitivaj kulturoj kaj iliaj gravuraĵoj estas alte taksataj. La karakterizaj linioj kaj vulgaraj, ekspresionismaj motivoj kapablas alparoli. Michael C. Rockefeller, granda admiranto de la asmata arto, diris: "Ŝlosilo al mia fascinado pri la asmatoj estas iliaj gravuraĵoj. Statuoj, kiujn ĉi tieaj homoj kreis, estas tiuj plej nekutimaj kreitaĵoj de la primitiva mondo." Sed la asmatoj fariĝis por li fatalaj.

Morto de Rockefeller[redakti | redakti fonton]

Michael C. Rockefeller, la dudektrijara filo de guberniestro de Novjorko de Nelson Rockefeller, alvojaĝis sur Nov-Gvineon en la jaro 1961 kiel membro de ekspedicio de Peabody. Li fotografis kaj filmis sonojn por dokumenta filmo Dead Birds. Por mallonga tempo li vizitis ankaŭ Agats-on. Alvojaĝinte hejmen li revenis, por ke li akiru eksponaĵojn por Muzeo de primitiva arto. Lia kompaniulo estis René Wassing, nederlanda eksperto de arto. Ili dungis ĉiĉeronojn Simonon kaj Leon, ili havigis por si katamaranon kun motoro kaj ili eknavigaciis. La 18-an de novembro okazis malfeliĉo. Kiam direkto de fluo en enfluejo de rivero Betsj ŝanĝis, la nesufiĉe movigata ŝipaĉo kunigita el du ĉizitaj kanuoj kunligitaj unu al la alia, ennavigaciinte en rapidan flusan fluon, renversiĝis. Simon kaj Leo naĝis al la borbo por helpo, la kolektantoj tranoktis sur la renversita navigaciilo. Matene Rockefeller kunligis per zono komune rezervujon kun kanistro kaj li ekiris al marbordo malproksima kelke da mejloj. Tio estis lastfoje, kiam iu vidis lin. Wassing estis savita, ĉar Simon kaj Leo sukcesis veni al la marbordo kaj trovi helpon. Michael ne estis trovita. Guberniestro Rockefeller kaj Mary Strawbridge, fratino-dunaskito de Michael, alflugis ĝis Agats, por ke ili gvidu klopodojn de serĉistoj. Kvazaŭ ombro alveturis kun ili 75 raportistoj, tiriĝantaj en iliaj spuroj. Ĵurnaloj havis sensacion, ili skribis nur pri tio, ke Michael estis manĝita de kanibaloj. Estis trovita nenia spuro, la patro kaj la fratino turmentiĝintaj revenis en Usonon. Kontraŭ Michael staris ĉefe maro. "Eĉ kiam vi estas de la bordo 30 futoj malproksime, vi ne havas kontraŭ forta fluo ŝancon," diris Wassing al la raportistoj. Krokodiloj kaj ŝarkoj estas plua minaco. Protektantoj de teorio, ke Rockefeller estis mortigita (kaj manĝita) de asmatoj, proponas pruvojn. Antaŭ mistera malapero polica teamo, esploranta incidenton inter la ĉasistoj de kranioj, mortigis vilaĝestron kaj du virinojn apud rivero Ewta , sude de Betsj. Por asmatoj estas nature venĝi la morton kaj ĉiu blankulo estas konvena viktimo. Otsjanep estas loko, kie Rockefeller povis veni al bordo. Nederlandanoj mortigis al ĉi tiea vilaĝestro Ajam la patron. Kiam ĉi tie Rockefeller aĉetis gravuraĵojn, li alkondukis kiel siaj ĉiĉeronoj virojn el Omadesep, eĉ ne antaŭsentinte, ke ili estas ĉefaj malamikoj. La blanka viro laca pro la longa naĝado, nuda kaj nearmita, estas ideala viktimo. Onidire oni trovis okulvitron, ŝorton kaj kranion de blanka viro. Krom Michael kaj unu misiisto neniu alia en la regiono portis okulvitron... Ĉu ĵurnaltitoletoj pravis?

Fino de la ĉasistoj de kranioj[redakti | redakti fonton]

Kiam la teritorio de la asmatoj fariĝis parto de Indonezio, la registaro malpermesis tradiciajn solenojn kaj gravuradon. La viraj ĥatoj estis proklamitaj kiel danĝeraj, ĉar en jeu oni planis atakojn de ĉasistoj de kranioj. Venis malbona tempo. Fervoraj oficistoj, avidemaj "civilizigi" la asmatojn, forbruligadis jeu malpermesante solenojn kaj neniigante iliajn unikajn gravuraĵojn. Ilian agadon subtenis ankaŭ protestantisma misio, kiu tie vidis pli grandan ŝancon por siaj doktrinoj. Sed oficistoj baldaŭ konstatis, kiel taksata estas la arto de la asmatoj kaj ili komencis perlabori per ties kontrabandado. La sensenca malpermeso estis malvalidigita, sed la kulturo de la asmatoj estas disĵetita. Dum kaptadoj je ĉasistoj de kranioj pereis multe da homoj kaj kreiĝis atmosfero de timo. En lastaj dekjaroj la rita vivo spertis renesancon. Ĉu estas malfrue por rea renaskiĝo? La malaperado de jeu forigas radikojn de la asmatoj. Vilaĝoj disfalas, multaj familioj naĝas pli profunden en la ĝangalon. Savo estas simplaj ĥatoj en la praarbaro, malproksime de homa civilizo.
La asmatoj forkuras.
Ĉu estas ankoraŭ kien?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.