Aso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de ASO rigardu en ASO.


Kvar diversemblemaj asoj

La vorto "aso" deriviĝas de prafranclingva vorto 'as', kiu siavice venas de latina 'as,' kiu signifas 'unuo', de nomo de eta romia monero. Ĝi origine signifis surfaco de ĵetkubo havanta unu markon. Ĉar ĉi tiu estas la plej malalta rango, la vorto portis ankaŭ la signifon "malbona ŝanco". Ĉar aso en ludkartoj povas esti ankaŭ la plej alta rango, ĝia signifo ŝanĝiĝis al "bonkvalita, unuaklasa"

Aso estas ludkarto. En norma kartaro, aso havas unuopan simbolon (kero, piko, trefo, aŭ rombo/karoo) en centro de karto, foje grandan kaj ornamitan. En kazo de pika aso, la simbolo ordinare portas la markon aŭ emblemon de la presisto. En la plimulto de kartludoj, asoj havas la plej altan valoron de ĉiuj kartoj en ĝia koloro, kaj en aliaj la rango estas la plej malalta, kutime unu.

En iuj ludoj, la ludanto mem povas decidi ĉu la aso estos alta aŭ malalta. Kiam asoj estas altaj, la pikoj ofte estas la atuto, kiu signifas ke kaze de egalvenko, la pika aso nature venkus.

La tradicio de "alta" aso venas de franca revolucio, en kiu oni metis la plej malaltan karton (unu) super la reĝon por reprezenti la venkon de la ordinara homo super monarĥio. En francaj kartaroj, la aso kutime havas ciferon 1 en la anguloj anstataŭ litero "A".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]