Asocio de Sovetiaj Esperantistoj
Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) estis la unua postmilita oficiala tutlanda Esperanto-organizaĵo en Sovet-Unio, kiu funkciis de 1979 ĝis 1989 sub gvido de senŝanĝa prezidanto profesoro pri lingvoscienco Magomet Isajev.
En Moskvo, en la strato Vozdviĵenka, No 14, troviĝas Rusia Centro de Internacia Scienca kaj Kultura Kunlaboro. Tio estas la nova nomo por la eksa Unio de Sovetiaj Societoj por Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando (konata sub la rusa mallongigo SSOD), en kies kadro en 1962 estis kreita Esperanto-komisiono, frukto de la Ĥruŝĉova degelo. La ĉefaj direktoj de ĝia laboro estis turistaj grupoj kaj kelkpersonaj delegacioj al Universalaj Kongresoj de Esperanto (unuafoje en 1963, Sofio), soci-politikaj kaj beletraj libretoj kaj almanakoj Por la paco, Esperanto-suplementoj al la gazeto Moscow News. Sed la komisiono estis malproksima de la esperantistaro, ne interesiĝis pri ĝiaj zorgoj kaj bezonoj.
SEJM plurfoje faris provojn oficialigi la movadon, sed ne trovis komprenon "supre"; ankaŭ SSOD tion tre kontraŭis. Sed kiam la agado de esperantistoj iĝis videbla, "supre" oni maltrankviliĝis kaj decidis krei por ĝi kadron. Rezulte, Centra Komitato de Komunista partio komisiis al SSOD, Komsomolo (junkomunista organizaĵo) kaj Profesiaj Sindikatoj fondi Asocion de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), iom helpi ĝin, sed precipe kontroli.
Kaj jen la 14-an de marto 1979 en la luksa palaco "Domo de Amikeco kun Alilandaj Popoloj" (strato Vozdviĵenka, No 16) okazis fonda konferenco de ASE, kie estis donitaj grandaj promesoj. Tamen reale ĉio estis tute modesta: la eldona agado de SSOD ĉesis, turistaj grupoj kaj eĉ delegacioj al Universalaj Kongresoj ekde 1984 ne plu estis sendataj (krom en 1987), la interkonsentita aliĝo al Universala Esperanto-Asocio (UEA) ne okazis, la deklarita jura memstareco de ASE restis surpapera, la enlandaj bezonoj de esperantistoj estis malatentataj. Vere utila frukto de ASE estis ĝia Informa bulteno sub redakto de Nikolao Zubkov, sed ankaŭ ĝi aperadis kun malfruo. Komsomolo kaj sindikatoj tuj deflankiĝis, sed SSOD penis gvidi la esperantistojn per sia kutima komanda-burokratisma stilo. Anstataŭ zorgi pri amikeco kaj kulturaj ligoj helpe de Esperanto, ĝi elserĉadis "politike nematurajn personojn" enlande kaj "ideologian sabotadon" eksterlande. Ĝi penis enigi en la turistajn grupojn al Esperanto-kongresoj precipe komunistojn kaj komsomolanojn. Al tio aldoniĝis nekompetenteco kaj eĉ kontraŭesperantistaj agoj de la altrudataj respondecaj sekretarioj de ASE. Kompreneble, inter esperantistoj, kiuj kutimis al demokratio, kreskis malkontento. Kaj intertempe en la landon venis la perestrojko (renovigo de la socio). Vivi malnovstile iĝis neeble. La 24-an de januaro 1989 la tutlanda konferenco de esperantistoj decidis pri malfondo de ASE kaj rekreo de la memstara SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio).
Enhavo |
[redakti] Konferencoj de ASE
La 23-an de januaro 1989 estis lanĉita la III Tutunia konferenco de ASE. La konferencon pertoprenis 212 delegitoj kon voĉdona rajto kaj multnombraj gastoj[2].
Dum la konfereco estis prezentita raporto de la Estraro de la Asocio (elpaŝis M.I.Isajev). Ankaŭ estis aldonaj raportoj de V.V.Samodaj, A.E.Gonĉarov, S.N.Kuznecov, V.C.Aroloviĉ pri reorganizado de ASE kaj ellaboro de nova Statuto. Krom tio elpaŝis reprezentantoj de SSOD, VNMC de Minesterio de kulturo de USSR. Debaton partoprenis 35 delegitoj[2].
La 24-an de januaro 1989 la konferenco per pligrando de voĉoj decidis rekomenci agadon de Sovetrespublikara Esperantista Unio sin anoncis la 8-a Kongreso de SEU (kalkulante ankaŭ Konferencojn de SEU)[2].
La oficiala funkciado de SEU finiĝis.
[redakti] Statutoj de ASE
La 26-an de marto 1982 dum la II Tutunia konferenco de ASE estis akceptita "Положение об Ассоциации советских эсперантистов". Kelkaj partoj de la dokumento estis uzitaj por krei Statuton de Sovetrespublikara Esperantista Unio akceptitan 25-an de januaro 1989[3].
[redakti] Strangaĵoj de ASE
Malgraŭ la esperanteca titolo de la organizaĵo, en ĝia estraro ekzistis posteno tute ne rilata al Esperanto, kiun okupis ŝtata oficisto. La posteno nomiĝis Sekretario de la komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj ĉe SSOD. La tasko de la oficisto ne estis diskonigi la Esperanto-movadon, sed kontroli kaj regi kontaktojn de sovetiaj esperantistoj kun eksterlandaj esperantistoj. Neniu oficiala delegacio povis partopreni ian eksterlandan E-aranĝon sen permeso kaj partopreno de la Sekretario. Ofte tiajn aranĝojn partoprenis nek unu esperantisto, sed nur la Sekretario kaj aliaj ŝtataj oficistoj kaj iliaj parencoj. Ekzemple en en 1976 jaro Universalan Kongreson partoprenis nur unu oficiala reprezentanto de Soveta Unio - la tiama Sekretario A.Berjoza. Pri lia sinteno skribis revuo "Esperanto" kaj informilo de SEJM Kurte. [4] Mem Berjoza rifuzis respondi al demando de Andreo Rogov pri la artikolo en "Esperanto"[5]
[redakti] Filioj de ASE
ASE fondis siajn filiojn en respublikoj de Soveta Unio. Jen estas informoj pri datoj de fondo kaj kvanto de partoprenantoj de la fondaj kunvenoj:
- 28.06.1979 Leningrado RSFSR 80 partoprenantoj
- 30.11.1979 Vilnius Litova SSR 100 partoprenantoj
- 30.11.1979 Erevano Armena SSR ĉ. 100 partoprenantoj
- 29.01.1980 Kievo Ukraina SSR 47 partoprenantoj
- 28.03.1980 Riga Latva SSR 70 partoprenantoj
- 28.04.1980 Talino Estona SSR 100 partoprenantoj
- 08.10.1983 Tbiliso Kartvela SSR ? partoprenantoj
- 29.04.1984 Krasnodaro RSFSR 60 partoprenantoj
[redakti] Ilustraĵoj
-
Simbolo de ASE (laŭ Informa bulteno de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj
-
La numero de Kurte kun mencio de A.Berjoza
-
La numero de Kurte kun respondo de A.Berjoza
[redakti] Referencoj
- ↑ V.Grigorjev ruslingve skribis: Ricevita dum la dua duono de tago 26.01.89. Kanajloj". La letero estis tajpita 5 januaro 1989, sed sendita tiel, ke la partoprenantoj ne havu tempon por prepariĝi kaj eĉ partopreni la konferencon.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Informbulteno de SEU № 1(74)
- ↑ Informbulteno de SEU № 1(74)
- ↑ Kurte №2
- ↑ Kurte №6
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |