Aspekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En lingvoscienco, aspekto (paŭsaĵo de la rusa termino вид) estas maniero prezenti agon esprimitan per agverbo: ĉu resume, kiel unu tuton (kaj ofte resumeblan per ĝia rezulto); ĉu kiel daŭran procezon en ties evoluo; ĉu kiel ripete okazantan fenomenon.

Kontraste al la tempo, kiu karakterizas la agon el ekstere, rilatigante ĝin al aliaj agoj eksteraj, la aspekto esprimas la propran, internan staton de la ago, kiel ekz-e ties komenco (li ekparolis), aŭ atingo de la rezulto (li trovis la solvon) aŭ la daŭro (li serĉis la solvon).

Aspekto en diversaj lingvoj de la mondo

En iuj lingvoj (la slavaj, la malnovgreka, la ĉina) aspekto estas markita malimplice, kaj sekve estas kategorio gramatika. En multaj aliaj lingvoj ĝi estas esprimata per specialaj tensoj, aŭ simple subkomprenata; se ĝi estas nur subkomprenata, ĝi estas kategorio pure semantika.

En la lingvoj slavaj la aspekton oni esprimas leksike: verbo per si mem estas perfektiva (rezultverbo, ekz-e найти, t.e. trovi) aŭ neprefektiva (daŭrverbo, ekz-e искать, t.e. serĉi) — samkiel substantivo havas genron inan, viran aŭ neŭtran. Ofte oni formas diversaspektajn verbojn per afiksoj, proksimume kiel en Esperanto (kanti → ekkanti, manĝi → finmanĝi, doni → donadi). Oni povas nomi tion leksika aspekto.

En la lingvoj okcidentaj la aspekton povas esprimi iuj tensoj, precipe la pasinttempaj; en tiaj okazoj la aspekto estas do parto de la konjugacio. Similan fenomenon oni povas observi en la kompleksaj tensoj esperantaj:

Antaŭ tri jaroj li estis konstruanta sian domon (daŭra, neperfektiva aspekto).

La problemo pri la aspekta valoro de la participoj en Esperanto estas konata kiel ata-ita-diskuto.

Literaturo

  • Kalocsay, Kálmán. Vojaĝo inter la tempoj - gramatika studo. La Laguna: Régulo 1966, 197 p. (Stafeto: Movado 4).