Aspiranturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aspiranturo estas postdiploma studado, formo de preparado de sciencistoj (en Rusio kaj aliaj ŝtatoj de KSŜ). Ruse: аспирантура [aspirantUra].

Aspiranturo estis enkondukita en 1925. Ĝi daŭras kutime tri jarojn (korespondstude kvar). Post tiu tempo la studanto defendas disertaĵon kaj tiel akiras la titolon de "kandidato de la sciencoj" (ruse: кандидат наук), kiu estas precizigata per indiko de la fak(ar)o kaj estas komparebla al la doktoreco de kelkaj aliaj landoj. Tiu grado estas kondiĉo por ebla posta profesoriĝo.