Aspirino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aspirin)
Aspirino
Acetilsalikata acido
Plata ĥemia strukturo de la Aspirino
Acetilsalikata acido
Tridimensia strukturo de la Aspirino
Alternativa(j) nomo(j)
Ĥemia formulo
C9H8O4
CAS-numero-kodo 50-78-2
ChemSpider kodo 2157
PubChem-kodo 2244
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ blanka pulvoro
senodora sed iomete amargusta
Molmaso 180.157 g·mol-1
Denseco 1.40 g cm−3
Fandpunkto 135 °C
Bolpunkto 140 °C (malkomponiĝas)
Refrakta indico  1,5623
Solvebleco Akvo: 3.3 mg/L
Mortiga dozo (LD50) 200 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R36/37/38
Sekureco S26 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero

Aspirino, aŭ acetilsalikata acido, salikata etero de aceta acido estas la aktiva molekulo de pluraj kuraciloj, efikaj kaj ofte uzataj por malfortigi dolorojn, ankaŭ por malaltigi korp-temperaturon, kuraci febron kaj inflamojn. Ĝi ankaŭ povas preventi kungluiĝon de trombocitoj, kaj tial ĝi estas uzata por preventi koratakojn, apopleksiojn kaj emboliojn. Ĝi estas la plej uzata kuracilo el la mondo: oni kalkulas ke 35 000 tunojn da ĝi oni produktas ĉiujare.

La nomo "Aspirin" estis registrita en 1899 de la firmao Bayer AG. Tamen, post la unua mondmilito pluraj landoj oficiale konfiskis enlandajn germaniajn propraĵojn, tiel ke (ekzemple, en Usono, Britio, Francio) "Aspirin" perdis sian proprietan markecon kaj fariĝis komunuza nomo por la koncerna kemiaĵo. En Germanio kaj pli ol 80 aliaj landoj, tamen, la nomo restas propraĵo de Bayer AG. En Hungario la firmao Richter produktas la samon, kiel Kalmopirin.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La acido acetilsalikataAAS havas ĥemian formulon C9H8O4 kaj molekulan formulon C6H4(OCOCH3)COOH

La molekula pezo estas 180,16 uma. La blankaj pinglecaj kristaloj estas solveblaj en varma akvo aŭ alkoholo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de acetilsalikata acido per interagado de salikata acido kun acetata anhidrido:

salikata acido + acetata anhidrido acetilsalikata acido + acetata acido

Reakcio[redakti | redakti fonton]

  • Degradiĝo de la "aspirino":[1]

aspirino+akvosalikata acido+acetata acido

Historio[redakti | redakti fonton]

Blanka saliko

Longe oni sciis, ke la ŝelo de blanka saliko (Salix alba) havas kuracan efikon kontraŭ inflamoj. La efiko kontraŭ febro kaj doloro aperas jam en verkoj de malnovaj aŭtoroj kiel Hipokrato, Plinio la Maljuna, Dioskorido kaj Galeno.

En 1897 Felix Hoffmann el la kompanio Bayer sintezis acetilsalikatan acidon, ekde 1903 la firmao produktas ĝin.

En 1763 Edward Stone prezentis esplorojn pruvante science tiujn efikojn. Postaj ĥemiaj esploroj en 1828 la profesoro de farmacio en la Universitato de Munkeno, Johano Buknero, pruvis ke la efiko ŝuldiĝis al la salikino, glukozido analoga al la acidoj salikata kaj acetilsalikata.[2]

Postaj esploroj de la farmaciistoj Henri Leroux, Raffaele Piria, Charles Frédéric Gerhardt kaj Hermann Kolbe kondukis al la sintezo de la salikata acido

Charles Gerhardt, unua sintezanto de la acetilsalikata acido.

La salika ŝelo kaj la salikata acido havas la malavantaĝon de sia kontraŭefikoj en la stomako, kaj tio kondukis al esploristoj de la entrepreno Bayer al la esploro de novaj substancoj kiuj malpliigus tiujn efikojn. En 1897 Felix Hoffmann sukcesis rafini la acetilsilikilatan acidon kun granda pureco.[3] La efikoj estis priskribitaj en 1899 fare de Heinrich Dreser, kio permesis ĝian komercadon, kun la nomo Aspirina.

En kulturo [4][redakti | redakti fonton]

La kuriozaĵoj komenciĝas je ĝia nomo. “Aspirino” ne estas ĥemia, scienca termino, sed simple komerca marko lanĉita de la germana laboratorio Bayer, en la jaro 1899. Ĝi fariĝis internacie rekonata substantivo (vidu en PIV). La teknika nomo estis fiksita jam en 1897, surbaze de sciencaj eltrovoj faritaj jam antaŭ kelkaj jardekoj. Fakte, en 1953, la germana ĥemiisto Charles Gerhardt estis jam produktinta unuafoje la acetilsalikitatan acidon. La esploristoj en Bayer komencis analizi la efikojn de aspirino kiel kontraŭinflama drogo, malpli leza al la stomako ol la antaŭe uzataj salikilatoj.

Efektive, salikilatoj, substancoj prenataj el la ŝelo de saliko, estis konataj jam de pli ol jarmilo kiel medikamentoj kontraŭ febro kaj doloro. En la 5-a jarcento a.K., Hipokrato jam preskribis ĝin: li rekomendis, ke pacientoj maĉu tiun ŝelon kaj trinku la koncernan teon por mildigi dolorojn dum akuŝo. En la 20-a jarcento, la ĉefa uzado de aspirino direktiĝis al la artikaj doloroj de reŭmatismo. Ĝi estis krome grava helpilo okaze de la hispana gripo, en la komenco de la 20-a jarcento.

Tamen, oni ankoraŭ ne sciis la manieron, kiel ĝi funkcias en la korpo. Nur post longa esplorado oni eltrovis, ke ĝi (same kiel aliaj kontraŭinflamaj substancoj) blokas prostaglandinojn. Nuntempe, kuracistoj plej ofte preferas preskribi aliajn kontraŭdolorajn medikamentojn, ĉar aspirino foje kaŭzas lezojn en la mukozo de la stomako.

Poste, oni determinis ankaŭ ĝian efikecon kiel kontraŭkoagula substanco. Tial ĝi evitas formiĝon de tromboj en vaskuloj, kio estas utila por eviti infarkton kaj iskemion en la koro kaj cerbo. Pro tio, ĝi plu estas uzata de multaj pacientoj tra la mondo.

Rilate al kancero, esploroj montris dubindajn rezultojn. Plej probable ĝi parte protektas homojn kontraŭ tumoroj en la digesta aparato (precipe en la dika intesto).

Pri la efiko de aspirino kontraŭ demenco, la rezultoj de lastatempaj studaĵoj montriĝis dubindaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Theory and Practice of Physical Pharmacy
  2. Jeffreys, Diarmuid: Aspirin: The Remarkable Story of a Wonder Drug
  3. LA HISTORIA DE LA ASPIRINA (hispane). Bayer Health Care.
  4. Esperanta Retradio Aspirino 125-jara. Fare de Paŭlo S. Viana, publikigita la 24-an de aŭgusto 2022